Luigi Minnaja: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Luigi Minnaja estis tre aktiva ankaŭ kiel tradukanto. Unu el la plej gravaj atingoj inter la du mondmilitoj estis la publikigo de la belega Gvidlibro pri Romo, kiun eldonis la Itala ''Touring Club'', sed kiu bedaŭrinde jam delonge elĉerpiĝis. La tradukon kaj la bonegan glosaron prizorgis Carolina kaj Luigi Minnaja. Al tiu grava kampo ambaŭ dediĉis multe da tempo kaj talenta laboro. Ilia lasta verko estas la traduko de ''Renkonto kun Trentino'', riĉe ilustrita libro, publikigita okaze de la itala landa Kongreso de Esperanto en [[Trento]].
 
En la familio Minnaja nur Esperanto estis uzata. Ambaŭ filoj, d-ro [[Carlo Minnaja|Carlo]] kaj d-ro [[Nicola Minnaja|Nicola]] estas denaskaj esperantistoj. Ankaŭ tiurilate la familio Minnaja povas esti modelo por multaj gepatroj, kiuj scias la lingvon. En la Esperanto-movado la familio Minnaja fariĝis koncepto. Kiel homo Luigi estis senfine ĝentila, afabla, helpema kaj klera. Ĉiuj, kiuj havis la grandan privilegion persone konatiĝi kun li, spertis tion.
 
Ĉe [[Belartaj Konkursoj]] de [[UEA]] estas atribuata [[Premio Luigi Minnaja]] por eseoj.