Siouxsie Sioux: Malsamoj inter versioj

1 910 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
Loko de naskiĝo = [[Bromley]], [[Granda Londono]], [[Britio]] |
}}
'''Siouxsie Sioux''' (realnome ''Susan Janet Ballion, naskita la [[27-a de majo|27-an de majo]] [[1957]] en [[Bromley]], sud-orienta kvartalo de [[Londono]]'') estas la ĉefa kantistino de anglaj rokgrupoj [[Siouxsie and the Banshees]] kies famo kulminis dum la malfrua [[1970-oj]] kaj frua [[1980-oj]]. En [[1981]], kune kun sia kunulo [[Budgie]], ŝi kreis flankprojekton nomita [[The Creatures]], kiu, kiam ''The Banshees'' malfondiĝis en [[1996]], fariĝis sia ĉefa grupo. Ekde [[2004]], ŝi solludas kaj aperigis sian unuan soloan albumon: ''Mandalay''.
 
Ŝi enkarniĝas unu el la plej fama figuro de la post-punka tempo, kaj influis muzike kiel aspekte tutan generacion en Eŭropo, Ameriko, kaj Japanio (vidu albumnomon ''Hai!'' de The Creatures). Multaj postvenaj muzikgrupoj klamis inspiriĝi de ŝia muzika verko: de la punkaj [[The Cure]], [[Alternativ-muziko|alternativ-rokaj]] [[Garbage]] al la [[Triphopo|triphopaj]] [[Massive Attack]], [[LCD Soundsystem]] aŭ [[Scissor Sisters]] inter aliaj.
 
==Biografio==
===Junaĝo===
La plej maljuna de tri infanoj, Susan Janet Ballion naskiĝis la {{daton|27|majo|1957}} en [[Guy's Hospital]], suda [[Londono]]. Ŝia patrino estis dulingva sekretario, ŝia patro estas [[Valonio|valondevena]] anglo kiu scienccele elvenenigis serpentojn en laboratorio. Susan travivas junecon en la ĉirkaŭurbo de Londono, la t.n. municipo ''Bromley'', kaj iras lernejen en [[Kent]].
 
Kiam ŝi trafas dek-kvar, ŝia patro mortas pro komplikaĵo de [[alkoholismo]]. Unu jaro poste, ŝi suferas ulceran [[kojlito]]n, rara malsano ne facile kuracebla. Ŝi poste priparolos tiun sperton kiel «superreala». «Ĝi tute malromantikigisneromantikigis korpon por mi».
 
Infanaĝe, ŝi ofte devis zorgi pri ŝi mem en sendisciplina etoso, ĉar eĉ antaŭ lia morto, ŝia patro ne estis responsa pro alkoholismo, kaj ŝia patrino estis okupita gajni la familian vivtenon. Laŭklaĉe, la ĝardeno de ilia domo fariĝis vera [[ĝangalo]], kun altaj heĝoj kaj invadantaj rozoj, ĝis kiam la najbaroj plendis.
 
Adoleske, ŝi estis memdeklare solulinon,. kaj komencis admiri la muzikon de [[David Bowie]]Dek-ok-jaraĝe, [[Louŝi Reed]],transloĝiĝas [[Marcal Bolan]]centra aŭ [[Iggy Pop]] kaj frekventi la lokajn gejajn noktoklubojn.Londono
kaj komencas admiri la muzikon de [[David Bowie]], [[Lou Reed]], [[Marc Bolan]] aŭ [[Iggy Pop]] kaj frekventi la lokajn [[Samseksemo|samseksemajn]] noktoklubojn. Dum tiu eliradoj, ŝi amikiĝas kun Steven Bailey, samaĝa junulo kiu fidelas la samajn klubojn. Ŝi fariĝas rimarkita en la londona punka medio por sia ekstravaganta eksteraĵo, kiu inspiriĝis interalie de [[fetiŝismo]], [[katenado]], [[glamo]] kaj koruptita ĉarmo.
 
Devenante de la sama municipo ''Bromley'', la [[Sex Pistols]] ekfuroris en la brita ĉefurbo dum la meza [[1970-oj]]. Ĵurnalisto Caroline Coon kreis la esprimon «''Bromley Contingent''» por arigi la furiozajn fanojn de la Sex Pistols dum tiuj jaroj, ĉar plejparto el ili devenis de Bromley. Konsciiĝante ke io grava estas okazanta, Susan kaj Steven tiam dorlotas ideon formi ilian propran muzikan grupon.
 
La {{daton|20|septembro|1976}}, ili finfine havas oportunon muziki koncerte okaze de la festivalo ''100 Punk'' en Londono. Susan kaj Steven elektas la nomon ''Suzie and The Banshees'' (Suzanna kaj la [[banŝio]]j) kaj la du kunuloj prezentiĝas scene kun Marco Pirroni gitare kaj [[Sid Vicious]] drume. Tiu grupo tamen disiĝas tuj post la fino de koncerto. Sammonate, la ''Bromley Contingent'' sekvas na Sex Pistols en Francio por ilia turneo. Okaze de iu koncerto, Susan estas pugnofrapita de iu en la publiko pro ŝia ĝenerala aspekto: ŝi surhavis senĉapan [[mamzono]]n, [[Vinilo|vinilajn]] nigrajn [[ŝtrumpo]]jn kaj nigran brakbendon signita de nazia [[svastiko]]. Tamen, tiu eksteraĵo nur celis ŝoki [[burĝo|burĝojn]] kaj neniel simbolis politikan emon. Cetere, ŝi poste verkis ''Mittageisen'' omaĝe al la kontraŭnazisma artisto [[Helmut Herzfeld]] kaj la disketon ''Israel'' (=[[Israelo]]).
 
La posta jaro, Susan kaj Steven dungas novajn muzikistojn kaj ili kune vizitas ĉiujn scenojn de la lando. Ili baldaŭ akiras sufiĉan famon por ke [[John Peel]] invitas ilin al sia fama ''Peel Session'' (Sesio de Peel).
 
===Siouxsie and the Banshees===
{{ĉefartikolo|Siouxsie and the Banshees}}
===The Creatures===
===Soloe===
 
 
== Diskografio ==