Internacia Televido: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
Anstataŭ havi sian propran studieton, la eta teamo de Internacia Televido luos studiojn malmultekostajn en la urbo [[San-Paŭlo]] (sidejo de la televidkanalo kaj de Ĝangalo). Ĉi tio certe ŝparos multe da mono, ĉar oni ne estos tial devigataj dungi teknikiston pri elsendfluo.
 
ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de [[aŭgusto de 2005]]. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro [http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2355].
 
==La fino==
En [[aprilo de 2006]] – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV dumtempe ĉesigis la elsendfluon. La estraro diris en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo.2
 
Tiam je iniciato de [[Marcos Cramer]] okazis promeso en la promesoujo [[Pledgebank]], en kiu 52 homoj promesis ĉiumonate donaci dek eŭrojn al ITV<ref>[http://www.pledgebank.com/ITVsubteno Promespaĝo sur ''pledgebank.com'']</ref>. Poste la elsendfluo denove funkciis dum kelkaj monatoj, sed en aŭgusto 2006 ITV finfine ĉesis la elsendadon, kaj ne plu informis la publikon pri la kialoj.