Krokodili: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat.
Keskastel (diskuto | kontribuoj)
Krokodilado kaj eksteruloj
Linio 2:
 
Krokodilado estas ĝenerale malakceptata inter [[esperantisto]]j. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por ke oni povu bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, alikaze preskaŭ neniam havus la eblecon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj [[Esperanto-renkontiĝo]]j, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Tamen, foja krokodilado kun komencantoj por klarigi [[gramatiko|gramatikajn]] detalojn estas pli akceptata.
 
Krokodilado havas tre malbonan efekton, kiam ĵurnalistoj venas por Esperanto aranĝo kaj konstatas, ke la organizintoj parolas nur nacilingve inter ili. Male, se nekomprenante ili nin vidas ŝerci kaj ridi, ili rigardas Esperanton vera kaj aŭtenta lingvo. Kiam temas pri komencantoj, estas bone, ke ili rajtas esprimiĝi en sia lingvo, sed la diplomitoj devas respondi al ili malrapide, klarvoĉe kaj en Esperanto.
 
– Kiam mi povos trapasi la kapablecon (superan Esperantan ekzamenon en Francio), demandis kandidato.
 
– Kiam vi sentos vin kapabla paroli nur en Esperanto dum la aranĝoj, repondis la ekzamenanto.
 
 
==Etimologio==