Sylt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 85:
 
=== Religio ===
[[Dosiero:Westerland St. Christophorus.jpg|thumb|left|<center>la moderna preĝejo Sankta Kristoforo en Westerland]]
Pri la religio de la insulaj frisoj antaŭ la kristaniĝo nur ekzistas supozoj. La kristanismo atingis la insulon ĉirkaŭ la jaro 1150. Dum la 20-aj jaroj de la 16-a jarcento la insulo - kiel preskaŭ la tuta nordo de [[Germanlingvio]] iĝis [[luteranismo|luterana]]. Katolikoj nur post fortiĝo de la turismo fine de la 19-a jarcento revenis al la insulo. Nuntempe sur la insulo estas ok germanlingvaj luteranaj kaj tri katolikaj preĝejoj, aldone unu danlingva luterana kirko. Dum la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento pro la kuracisto kaj verkisto ''Paul Dahlke'' ankaŭ la [[budhismo]] atingis la insulon. Dum 1914 en Wenningstedt ekestis ''budhana hejmo''. Planoj pri budhana monaĥejo ne realiĝis, sed dum 1920 aldone en la erikejo de Braderup ekestis budha monumento, kiu tamen dum la nazia epoko, komence de la 40-aj jaroj, estis reforigita. Nun la budhismo ne plu ludas signifan rolon kiel insula religio.
 
El la antaŭkristanaj kutimoj nur restis la ''Biikebrennen'', grandaj fajroj en la nokto de la 21-a de februaro, kies origino supozeble estas la forpelo de vintraj fantomoj, kaj maskofesto de la 31-a de decembro, kiam la maske kamuflitoj iras de domo al domo kaj en la [[frisa lingvo]] rakontas anekdotojn pri la insula vivo de la pasinta jaro. Silvestraj [[piroteknikaĵo]]j pro la multaj kanaj tegmentoj de la historiaj domoj, kiuj tre rapide ekbrulas, neniam estis permesataj.
 
=== Frisaj domoj ===