Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e Roboto > Aldoni: : ko:리코더
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Faksimilo
Linio 428:
Ĉe la sojlo inter la [[Renesanco]] kaj la [[Baroko]] [[Claudio Monteverdi]], krom [[trumpeto]]jn, [[trombono]]jn kaj [[kordinstrumento]]jn, uzis bekflutojn en la [[orkestro|orkestrado]] de sia [[opero]] [[L'Orfeo]].
 
Ankaŭ en la frua Baroko kreiĝis la unua kaj ĝis hodiaŭ plej granda verkaĵo sola por bekflutoj, la ''Fluyten Lust-hof'' (eldonita en tri volumoj de [[1648]] ĝis [[1654]]), far la flutisto blinda [[Jacob van Eyck]] el [[Utrecht]], [[Nederlando]]. Ĉi tio estas tre granda kolekto de tiame amataj dancoj, kantoj kaj himnoj, ĉiuj havantaj iujn [[variacio]]jn, nomatajn "modi". La variadoj sinsekve iĝis pli virtuozaj kaj petolemaj. Jacob van Eyck probable uzis bekfluton en c5, faritan el unu peco kaj kun preskaŭ cilindra boraĵo, kiu similis al tiuj de la Renesanco.<ref>Iuj el la eldonoj modernaj de ''Fluyten Lust-hof'' enhavas faksimilojn[[faksimilo]]jn de la paĝo originala kun instruoj pri bekflutludado, ekz. la eldono far B. V. Muziekuitgeverij XYZ, 1986. Baze de la bekflutobildo en la faksimilo, oni povas spekulativi pri la bekfluto kiun van Eyck ludis.</ref>
 
[[Antonio Vivaldi|Vivaldi]] verkis tri konĉertojn por la "flautino" kaj postulis la saman muzikilon en sia orkestro opera. En prezentoj modernaj oni komence pensis, ke la flautino estis [[fluteto]]. Nuntempe oni kutime akceptas, ke la "flautino" estis bekfluto, kies plej malalta noto estis aŭ d5 aŭ f5. Krome, li verkis aliajn tre virtuozajn konĉertojn por bekflutoj en f4 aŭ g4 kaj kordinstrumentoj.