Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Subterejo
Linio 53:
La grekaj fortikaĵoj estas siamaniere nepre pli interesaj ol la nederlandaj. Ili defendis limojn de la lando preskaŭ ekskluzive kontraŭ [[Bulgario]]. La greka registaro lasis en la greka-bulgara limregiono konstrui ekde junio de [[1936]] la tn. „Fortikigitan postenon“, nomita merite de ĵurnalistoj laŭ tiama ĉefministro [[Ioannis Metaxas]] kiel [[Metaxas-linio]]. Oni taksis, ke en la jaroj [[1936]] – [[1940]] [[Grekio]] ĉi tie elspezis pro la konstruado proksimume 1,2 miliardojn da draĥmoj.
 
La grekaj fortikaĵoj estas interesaj el kelke da vidpunktoj; ili baris linion proksimume 350 km. Valoro de la unuopaj fortikigitaj sektoroj tre diferencis. Krom pezaj fuortaroj kun ampleksa [[subterejo]] en supermara alteco pli ol 2 000 metroj restis kelkaj sektoroj sen unusola mitralnesto. Parto de la grekaj fortikaĵoj, kiuj eĉ ne malhavis originalajn konstruelementojn, ekz. pafpostenojn de minĵetiloj kaj kontraŭaviadilaj kanonoj, rezistis al obusoj de kalibro 105 mm, sed plimulto al kalibroj 155 kaj 210 mm eĉ al 300 kg eksplodbomboj. La dikeco de muroj de meza tipo faris 1,5 m, ĉe la malplej peza tipo 0,95 m.
 
Al la kerno de la grekaj pezaj fortikaĵoj apartenis kelke da fuortaroj, sed tre diferencaj de „grupoj“ kaj „grandgrupoj“ de la franca [[Maginot-linio]]. La plej granda el ili – [[Usita]] – fermis valon de [[Strymon]] kaj ĝi konsistis el kvin pezaj objektoj kaj ampleksa subterejo. Krom Usita apartenis al la sama strymona grupo ankoraŭ pluaj fuortaroj – [[Papotlivica]], [[Kilkaja]], [[Paljurjones]], [[Karatas]] kaj [[Kali]]. Same plua grupo – [[Nevrokopjon]] – havis du fuortarojn. Ceteraj sektoroj – [[Belasica]], [[Nestos]], [[Chonos]], [[Nimsea]] kaj pluaj – havis ĝenerale nur malpezajn objektojn de ne sufiĉe bona rezistkapablo kaj parto sole kampajn fortikaĵojn. Ĉefa manko de la greka fortikaĵsistemo estis precipe diferenca rezistkapablo kaj grado de konstruo de la unuopaj sektoroj kaj nekoneksa pafsistemo.