Kaverno de Paclt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Subterejo
Linio 5:
La kaverno tute malhavas karstan aŭ [[sintro|sintran]] ornamaĵaron. Sed ties murojn ornamas sukere blanka marmoro kun pli malhelaj vejnetoj aŭ verdeta kalkŝtono. La fundo estas plenigita per argilo kaj detruintaj rokblokoj. La kaverno estas rifuĝejo de kelkaj dekoj da insekto.
 
Kiel estis unusignife pruvita per hidrogeologiaj esploroj, la kaverno estas unu el multaj konsistoj de ĝis nun nemalkovrita kaverna sistemo, ligita al karstaj akvoj, kiuj en profunda [[subterejo]] de Králický Sněžník kunigas kavernojn kaj karstajn elfluojn en multkilometra distanco en la [[Moravio|moravia]] kaj la [[Pollando|pola]] flanko de tiu ĉi montarmasivo. Tiel estas komplikigita ĝis nun uzata imago pri unusignifeco de tiu ĉi signifa eŭropa disfluejo de tri maroj.
 
La kaverno de Paclt troviĝas en la loko, kie estis en fora pasinteco verŝajne rompata marmoro kaj ĝi akiris la nomon laŭ iama okupito de loka arbaradministracio Patzelt, kiu malkovris ĝin en la jaro [[1864]]. Dum la [[unua mondmilito]] estis en la kaverno konstruitaj ŝtupoj, kiuj estas spite al sia granda difekto uzeblaj eĉ nuntempe kaj ili ebligas sekuran malsupreniron ĝis la lageto.