Patroj de la Eklezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pliplenigi kun informoj tradukitaj el la artikolo angla
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Ekleziaj Patroj''', '''Fruaj Ekleziaj Patroj''', aŭ '''Patroj de la Eklezio''' estas la fruaj kaj influhavaj [[Diologio|diologoj]] kaj skribintoj de la [[Kristanismo|Eklezio Kristana]], precipe tiuj de la unuaj kvin jarcentoj de la historio Kristana. La termino uzatas pri la skribintoj kaj instruistoj de la Eklezio, ne nepre [[sanktulo]]j, kiuj siatempe elstarigis aŭ defendis la kristanan instruon. Ĝi ĝenerale ne enhavas la aŭtoroj de la [[Nova testamento|Nova Testamento]], tamen en la Eklezio frua iom skribaĵoj de Ekleziaj Patroj konsideratis kiel [[Biblia kanono|kanonaj]], kaj la nuna Eklezio uzas multajn tekstojn ŝerpitajn el iliaj verkoj en sia preĝo formala. Malgraŭe, la Patroj de la Eklezio ne estas oficiale listigitaj kiel estas la [[Doktoro de la Eklezio|Doktoroj de la Eklezio]] fare de la kristanaj Eklezioj.
[[Image:Atanasio.jpg|left|thumb|Sankta Atanasio, figurata kun libro, simbolo ikona de la gravo de liaj skribaĵoj.]]
Tiuj patroj kiuj latine skribis nomiĝas Patroj Latinaj, kaj tiuj kiuj greke skribis nomiĝas Patroj Grekaj. Famaj Patroj Latinaj interhavas la [[Montanismo|Montananon]] [[Tertuliano]]n, [[Gregorio la 1-a|Sanktan Gregorion Grandan]], [[Aŭgusteno de Hipono|Sanktan Aŭgustenon el Hipono]], [[Sankta Ambrozio|Sanktan Ambrozion el Milano]], kaj [[Sankta Hieronimo|Sanktan Hieronimon]]; famaj Patroj Grekaj interhavas [[Sankta Ireneo|Sanktan Ireneon el Liono]] (kies verko eltenas nur en latina traduko), Sanktan Klementon de Aleksandrio, la malsamkredan [[Origeno]]n, [[Atanazio|Sanktan Atanazion el Aleksandrio]], [[Johano Krizostomo|Sanktan Johanon Orbuŝan]], kaj la tri Patrojn Kapedokiajn.

Aŭtoroj herezulaj kiel [[Ario]] aŭ skismulaj kiel [[Novaciano]] ne apartenas al la Patroj de la romkatolika Eklezio. Ankaŭ elstaraj kristanoj, kies verkoj ne estis konsiderataj kiel dogmaj, ekzemple la poeto [[Prudencio]] kaj la historiisto [[Gregorio de Tours]] ne apartenas al la Patroj de la Eklezio.
 
La Ekleziaj Patroj plej fruaj, el la unuaj du generacioj post [[Kristo]], kutime nomiĝas la [[Apostolaj Patroj]]. Famaj Apostolaj Patroj interhavas [[Klemento la 1-a|Sanktan Klementon el Romo]], [[Ignaco el Antioĥio|Ignacon el Antioĥio]], kaj [[Polikarpo|Polikarpon el Smirno]]. Cetere, la ''Didaĥe'' kaj la ''Paŝtisto de Hermo'' kutime lokiĝas inter la skribaĵojn de la Apostolaj Patroj tamen iliaj aŭtoroj ne konatas.
 
Poste, alfrontaj kritikon de filozofoj Grekaj kaj persekuton, la Defendantaj Patroj skribis por ekspliki kaj defendi instruon Kristanan. Gravaj Patroj de ĉi tiu tempo estas Sankta [[Justino Martiro]], Tatiano, Atenagoro el Ateno, Hermio, kaj [[Tertuliano]].
 
La Dezertaj Patroj estis monaĥoj fruaj, loĝantaj en la dezerto [[Egiptio|Egiptia]]; kvankam ili nemultan skribis, ilia influo ankaŭ grandis. Inter ili estas [[Sankta Antonio|Sankta Antonio Granda]] kaj Sankta Paĥomio. Multaj da iliaj ĝenerale kurtaj diritoj arigitas en la '''Apophthegmata Patrum''' (Diritoj de la Patroj).
Iuj Ekleziaj Patroj skribis je aliaj lingvoj: Efremo Siria, ekzemple, skribis [[Siria lingvo|sirie]], tamen liaj verkoj ofte tradukatis latine kaj greke.
 
En la [[romkatolikismo]], Sankta Johano el Damasko, kiu vivis je la 8-a jarcento, ĝenerale konsideratas kiel la lasta Eklezia Patro kaj samtempe la unua semo de la erao sekva de skribintoj Ekleziaj, [[Skolastikismo]]. [[Bernardo de Clairvaux|Sankta Bernardo el Clairvaux]] ankaŭ iam nomiĝas la lasta Eklezia Patro.
 
[[ortodoksismoOrtodoksismo]] ne konsideras la eraon de Ekleziaj Patroj kiel iel finitan kaj enhavas postajn skribintojn influhavajn en la termino. Alia diferenco inter romkatolikismo kaj ortodokismo estas ke en ortodoksismo ne nepre la patroj de la Eklezio estas verkistoj, ia monaĥeja ekzemplodona vivo povas esti konsiderata, kiel sufiĉe fruktodona, por estigi patro de la Eklezio.
 
La studadon, kiel historia temo, pri la patroj de la Eklezio kaj ties verkoj oni nomas [[patrologio]] aŭ [[patristiko]].