George Topîrceanu: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Svetko (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|''George Topîrceanu'' '''George TOPÎRCEANU''' [ĝeORĝe topirĈAnu] (21-a de marto 1886, Bukareŝto7-a de majo 1937, [...
 
Svetko (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
George Topîrceanu naskiĝis la [[21-a de marto|21-an de marto]] [[1886]] al felisto Gheorghe kaj teksistino Paraschiva Topîrceanu el la urbo [[Sibiu]].
 
Li vizitatisvizitadis la bazan lernejon ([[1893]]—[[1895]]) en [[Bukareŝto]] kaj en la setlejo [[Şuici]], kie liaj gepatroj loĝis dum iom da tempo. Poste ([[1898]]—[[1906]]) li lernis en la liceo «Matei Basarab kaj sankta Sava».
 
Topîrceanu debutis en la jaro [[1904]] en la humura revuo ''Belgia Orientului'' («Belgio de la oriento»). Samtempe li kunlaboras ankaŭ kun aliaj revuoj: ''Duminica'' («Dimanĉo»), ''Revista noastră'' («Nia revuo»), ''Revista ilustrată'' («La ilustrita revuo»). Enskribiĝinte en la jaro [[1906]] en la juran fakultaton, Topîrceanu forlasas ĝin, sen fini la studon. Laboretante en diversaj malgrandaj postenoj, li skribas por la revuoj ''Sămănătorul'', ''Neamul românesc literar'' («La literatura rumana lingvo»), ''Ramuri'' («Branĉoj»), kaj poste interproksimiĝas kun la rondo de la revuo ''Viaţa românească'' («La rumana vivo»), en kiu li komencas labori en la jaro [[1909]] kun la parodio ''Răspunsul micilor funcţionari'' («La respondo al la etaj oficistoj»).
 
Interamikiĝinte kun [[Garabet Ibrăileanu]] (kun kiu li ankaŭ interhavas interesan korespondadon), George migras al [[Iaşi (urbo)|Iaşi]] (1911) kaj iĝas membro de la redaktistaro de ''Viaţa Românească''. Kune kun [[Mihai Sevastos]] li eldonas la revuon ''Teatrul'' ([[1912]]—[[1913]]).
 
Rekrutigite, li partoprenas la bulgaran kampanion, kaj poste la [[Unua mondmilito|Unuan mondmiliton]], sed iĝas kaptita dum la unuaj tagoj en [[Tutrakan]] ([[1916]]) kaj restas en kaptiteco ĝis la jaro [[1918]]. La sperto de tiuj du jaroj respeguliĝis en lialiaj kreadoverkoj.
 
Samtempe Topîrceanu eldonas du siajn unuajn librojn: «Gajaj baladoj» kaj «Originalaj parodioj» ([[1916]]). Reveninte al [[Iaşi (urbo)|Iaşi]], li redaktas kune kun [[Mihai Sadoveanu]] la revuon ''Însemnări literare'' («Literaturaj rimarkoj»), ĝis la reviviĝo de ''Viaţa Românească'' ([[1920]]).
Linio 19:
Postaj liaj libroj, kiel «Gajaj kaj malgajaj baladoj», «Amara migdalo» kaj aliaj, ekhavas grandan sukceson ĉe la publiko kaj la gazetaro, precipe la poezio, pro kiu li ricevas la Nacian premion en la jaro [[1926]].
 
En la jaro [[1934]] Topîrceanu komencas publikadon de la satira romano «La mirakloj de Sankta Sisoo» en ''Revista fundaţiilor regale'' (la romano ne estis finita). En la jaro [[1936]] oni elektas lin kiel membron-korespondanton de la Rumana akademio.
 
Topîrceanu havis edzinon Victoria Iuga, kiu estis lerneja instruistino. Ili havis filon nomitan Gheorghe. La geedzeco, dekomence kreita pro amo, baldaŭ iĝis malfeliĉa pro la malĉasta vivo kaj fojfoja alkoholumemo de George. Ne hevante forton por sin deteni, Topîrceanu suferis, kaj ankaŭ tiu ĉi parto de lia vivo respeguliĝis en liaj verkoj.