Patriarko Tiĥon: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: it:Tichon di Mosca
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Toropec
Linio 1:
Sankta '''Tiĥon de Moskvo''' (n. [[19-an de januaro]], [[1865]] [[Toropec]], Rusio- [[7-an de aprilo]], [[1925]] Moskvo, Sovetunio; kanonizita la 9-an de oktobro 1989), naskiĝis kiel '''Vasilij Ivanoviĉ Belavin''' (Василий Иванович Белавин en la [[rusa lingvo]]), estis [[patriarko de Moskvo]] kaj ĉiuj rusoj de la [[rusa ortodoksa eklezio]] dum la fruaj jaroj de la [[Sovetunio]], inter 1917 kaj 1925. Komence li akre kontraŭis la kontraŭeklezian agadon de la soveta ŝtato kaj rifuzis kunlaboron kun la ŝtate apogita, politikumema eklezia branĉo, la t.n. Viva Eklezio. Pli poste aplikis pli elastan vidpunkton por mildigi la ŝtatan premon.
 
Li naskiĝis en rusa ortodoksa pastra familio kaj lernis en la Sankt-petrograda teologia akademio. Li jurpromesis en 1891 por iĝis monaĥo kaj tiam ricevis li la nomon Tiĥon (Tjiĥon, kutima en la ortodoksa eklezio). Li rapide altigix en la eklezia rangŝtuparo: li estis episkopo de Lublin ekde 1897, oni sendis lin en 1898 al Alasko. Li vivis en Novjorko inter 1905 kaj 1907 kiel episkopo de la nord-amerika rusa ortodoksa eklezi. Li provis proksimigi la rusan eklezian organizon kaj la diservojn al la lokaj kuluraj kutimoj, decentrigis la episkopan kontrolon, fondis rusan ortodoksan teologian lernejon kaj aperigis anglalingvan tekston de la rusa ortodoksa liturgio.