Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
=== Redakto kaj promulgo (1801-1804) ===
 
La komisiono taskita por redakti la kodekson kunsidis ĉ. 100 fojojn, laŭdire de protokolinto Locré. Oni poste konsultis la kasacian kaj [[Apelacio|apelaciajn]] tribunalojn pri la preparita projekto. La projekton kun la tribunalaj rimarkoj ekzamenis la [[Administracia juĝistaro en Francio|Ŝtata Konsilio]] kun la ĉeesto de ĉefkonsulo [[Napoléon Bonaparte|Bonaparto]]. Sekve tiu projekto aliformiĝis en 36 leĝprojektojn, kiujn oni alprenis inter [[1803]] kaj [[1804]]. La laboro tiel daŭris preskaŭ tri jarojn, de la [[17-a de julio]] [[1801]] ĝis la [[19-a de marto]] [[1804]].
 
La 36 leĝojn oni fine kunfandis en ununuran civilan kodekson, kiun [[Napoléon Bonaparte|Napoleono Bonaparto]] promulgis la [[21-an de marto]] [[1804]].
La plej ŝanĝitaj artikoloj estas tiuj, kiuj koncernas familion. En [[1804]], laŭ la civila kodekso, la familiestro estis la edzo. Li havis plenan potencon super la familio (li rajtis enprizonigi gefilojn por la bono de la familio). Virino estis konsiderata "jure nekapabla" kaj havis la samajn rajtojn kiel neplenaĝulo kaj frenezulo. Gefiloj naskitaj ekster geedzeco ĝuis nenian rajton.
 
Forfluis multa tempo, ĝis tiu stato ŝanĝiĝis. En [[1970]] oni anstataŭigis la "patran potencon" per la "gepatra aŭtoritato". En [[1972]] oni proklamis la egalajn rajtojn de la ekster-geedzecaj gefiloj kun tiuj naskitaj de geedza paro. En [[1999]] rimarkiĝis la aldono de du subpartoj pri la civila solidareca pakto (kuniganta du homojn ali- aŭ sam-seksaj) kaj pri [[konkubineco]].
 
Multe ŝanĝiĝis ankaŭ tre liberalaj artikoloj, ekz. tiuj pri la kontrakta libereco. Origine oni konsideris egala ĉiun kontraktanton (ekz. en la rilato inter dunganto kaj dungato). Nuntempe la leĝo ŝirmas la malpli fortan kontraktanton per aliaj kodeksoj (labora, komerca/konsuma...).
201 405

redaktoj