Síyáh-Chál: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldono de novaj ligiloj
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Subterejo
Linio 11:
Jen kiel ''Bahá'u'llah'' poste priskribis tiun sperton en sia [[Epistolo al la Filo de la Vulpo|Epistolo al la Filo de la Lupo]] :
<blockquote>
"Je la justeco de Dio! Ni havis nenion komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita antaŭ la tribunaloj. Malgraŭ tio, oni arestis Nin kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la reĝa restadejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Teherano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis surĉevale, ekprenis la ĉapelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin antaŭen kun granda rapideco. Oni enfermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta ĉelo estus multe pli preferebla ol la subtera loko, kie estis enkarcerigitaj tiu ĉi Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno oni kondukis Nin tra malluma koridoro kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn ŝtuparojn ĝis al la [[subterejo]] destinita por Ni. Tiu ĉi loko estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek; ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ĝi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Neniu plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango ĝian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek kuŝaĵon. Nur Dio scias kio Nin trafis en tiu odoraĉa kaj fia loko! Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandaniman, tiel noblan, kaj tiel inteligentan, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontraŭ la vivo de la reganto. Tiu ĉi Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberiĝo, Li eklaboros kun plej granda peno por regeneradi tiun ĉi popolon. Unu nokton, en sonĝo, la jenaj glorigaj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke: "Vere, Ni igos Vin triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malĝoju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, ĉar Vi estas sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la Tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin" <ref> [[Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko]] de [[John Esslemont]], [http://www.bahaaeligo.bahai.de/U-tekstoj/BNE-U3.htm#Malliberigita%20kiel%20Babano ĉapitro 3-a]</ref></blockquote>
 
Kaj jen kion li skribis al la reĝo de Persio ''Nas&#803;iri'd-Dín <u>Sh</u>áh Qájár'', kiam li publike anoncis al li sian Mision: