Kastelo Hluboká nad Vltavou: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - Kategorio:Kasteloj; ĝi ne bezonas esti en ambaŭ kategorioj
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Frauenberg
Linio 2:
'''Kastelo Hluboká nad Vltavou''' estas konsiderata kiel unu el la plej konataj kaj plej riĉe dekoritaj kasteloj en [[Ĉeĥio]]. Ĝi situas en la samnoma urbeto 10km norde de la sudbohemia ĉefurbo [[České Budějovice]], sur roka altaĵo super la rivero [[Vltava]]. Ĝi lokas ĉe koordinatoj {{koordinatoj gms|49|3|5|N|14|26|9|E}}.
 
Surloke de la nuna kastelo origine staris reĝa fortikaĵo [[Frauenberg]] fondita en la unua duono de la [[13-a jarcento]], kiu poste trapasis [[Renesanco|renesancan]] kaj [[Baroko|baroka]]n rekonstruojn. Ekde la jaro [[1660]] ĝis la [[dua mondmilito]] la kastelo apartenis al la nobela gento [[Schwarzenberg]], kiu ankaŭ meritas pri ampleksa romantika novgotika rekonstruo laŭ la modelo de la angla reĝa kastelo [[Windsor]]. Ĝi estis realigita dum [[1839]]-[[1871]] de la viena arkitekto Franz Beer, ampleksa ekstera kaj interna ornamo estis kompletigita de lia posteulo Ferdinand Deworetzky.
 
La kastelo estas fragmentita je 11 turoj, bastionoj kun remparo kaj riĉe ornamita fasado kun multnombraj balkonoj. El la origina frugotika kastelo koserviĝis nur la gardoturo, kiu estas kerno de la nuna plej alta kastela turo.