Hidalgo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hidalgo''' estis malalta [[nobelo]] de [[Hispanio]]. Ili ne devis pagi [[imposto]]jn, tamen eble ili havis bienon aŭ aliajn malmultajn posedaĵojn. Pro la nedevigo pagi impostojn ili diferenciĝis el la impostuloj aŭ malalta popolo, de kiuj ili laŭ la riĉeco foje ne multe diferenciĝis. Jam ekde la [[7-a jarcento]] ekzistas dokumentoj kiuj atestas pri ekzistado de tiuj malaltaj nobeloj.
 
La tipa hidalgo estas [[Don Kiĥoto]], kiu estas iufoje konata kiel "La Hidalgo". En tiu verko kaj ankaŭ en la antaŭa [[Lazarillo]] aperas tiaj basnobeluloj kaj en postaj verkoj kiel kompatindaj roluloj kiuj ne havis riĉaĵojn kaj tamen devis aspekti kiel riĉuloj.
 
Multaj hidalgoj dum la [[16-a jarcento]] kaj venontaj formigris el Hispanio al [[Ameriko]] por serĉi riĉaĵojn kiujn ili ne havis en Hispanio. Kelkaj el ili iĝis famaj [[konkeristo]]j de teritorioj nekonataj ĝistiame de eŭropanoj. Aliaj dum tiuj jarcentoj serĉis pli bonajn postenojn ĉu en la armeo (ekzemple en kampanioj en [[Italio]] aŭ [[Flandrio]]) ĉu en la [[katolikismo|katolika eklezio]].
 
En [[Asturio]] ili estis iam eĉ preskaŭ 80 % de la tuta loĝantaro kaj ankaŭ trois en aliaj nordaj regionoj. Je la [[18-a jarcento]] estis preskaŭ duonmiliono da ili kaj pro tio, ke ili ne pagis impostojn, tio kaŭzis malmulte da damaĝo al la ŝtato. Pro tio ekis reformo kiu malpliigis ilin. Komence de la [[19-a jarcento]] preskaŭ ne estis jam hidalgoj en Hispanio.
 
<gallery>