Ezofaga kancero: Malsamoj inter versioj
kancero de ezofago
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Verdulo (diskuto | kontribuoj) e Nova paĝo: '''Ezofaga kancero''' (aŭ '''Ezofaga karcinomo''') estas tipo da kancero en la ezofago. Plejofte temas pri adenokarcinomo aŭ pavimokarcinomo de la mukozo en la ezof... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:54, 25 dec. 2007
Ezofaga kancero (aŭ Ezofaga karcinomo) estas tipo da kancero en la ezofago. Plejofte temas pri adenokarcinomo aŭ pavimokarcinomo de la mukozo en la ezofago, sed malofte pri etĉelaj karcinomoj. La plejmulto de la tumoroj de la ezofago estas malignaj; benignaj tumoroj (<10%) estas la leiomjomo kaj la gastro-intesta stromaĉeltumoro (GIST). La incidentio de ezofaga kancero estas, speciale dum la pasinta jardeko, tre supreniranta. Kuracado estas ebla per kirurgio en limigita nombro da kazoj aŭ en kombino kun kemiterapio kaj radioterapio kiam la tumoro estas tro kreskinta por kirurgia kuracado. La prognozo estas sufiĉe malbona: post kvin jaroj nur 10-15% de la pacientoj ankoraŭ vivas.