Levantenio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de la filatela koncepto pri Levantenio
Linio 5:
 
En la regiono Levantenio dum la [[neolita epoko]] komenciĝis revolucio da homaj inventaĵoj, kiuj siaepoke tre ŝanĝis la vivon de la homaro kaj tre disvastiĝis al [[Eŭropo]], [[Azio]] kaj [[Afriko]]. La ĉefa karakterizaĵo de la ŝanĝiĝo estis la enkonduko de [[agrikulturo]] kaj la forlaso de [[nomado|nomada vivo]].
 
 
El eŭropa vidpunkto la regiono Levantenio iĝis aparte grava dum la komenciĝo de la dua jarmilo post Kristo, kiam la urbaj ŝtatoj de Italio pli kaj pli intensigis la komercadon kun la regiono. La [[kruc-milito]]j de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiuj gvidis eŭropajn kavalirojn aparte el [[Germanio]], [[Francio]] kaj [[Italio]] al Levantenio kaj aparte al la urbo [[Jerusalemo]], favorigis tiujn komercajn kontaktojn. Levantenio estis grava merkatejo por valoraj varoj - aparte [[spico]]j, [[teo]] kaj [[juvelo]]j - , kiuj ŝipe transportiĝis trans la [[Hinda Oceano]] kaj per la aziaj [[karavano|karavanaj]] vojoj, kaj kiuj interŝanĝiĝis kontraŭ eŭropaj varoj kiel ekzemple tukoj. La komercado kun Levantenio signife kontribuis al la riĉeco de italaj urboj kiel [[Ĝenovo]] kaj [[Venecio]]. La plivastiĝo de la [[Osmana Imperio]] tamen tre malhelpis tiun negocon, ĉar la osmanoj meze de la 15-a jarcento konscie blokis la komercadon inter Eŭropo kaj Levantenio. Pro la malkovro de novaj transmaraj ŝipaj vojoj inter Eŭropo, [[Arabio]] kaj [[Barato]] (Hindio) la ekonomia graveco de Levantenio malkreskis.
 
 
Dum la fino de la XIX-komenco de la XX jc. funkciis aŭstraj, britaj, francaj, italaj, germanaj kaj rusaj poŝto-oficejoj en diversaj havenoj de Levantenio, kun propraj eldonoj aŭ speciale surpresitaj indikoj sur la respektivaj poŝtmarkoj. En 1923 tiu permeso estis definitive nuligita pro decido de la [[Universala Poŝta Unio]].
Linio 23 ⟶ 21:
* [http://www.jl.sl.btinternet.co.uk/stampsite/home.html Encyclopaedia of Postal History]
* Stuart Rossiter & John Flower: ''The Stamp Atlas''
 
[[Kategorio:Geografio de Eŭropo]]
 
[[af:Levant]]