Gotard-tunelo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
 
==Konstruo==
La konstruo de la tunelo komenciĝis la 13-an de septembro 1872. Ĝis ĝia malfermo la 22-an de majo 1882 daŭris preskaŭ 10 jarojn. La konstruado kostis multajn homajn vivojn, kaj la laborkondiĉoj de la ĉefe italaj ministoj estis teruraj. 177 laboristoj mortis dum la konstrulaboroj, multaj pro falantaj rokoj aliaj pro akcidentoj de la minejtrajnoj. En tiu cifero ne inkluzivas la viktimoj de labormalsanoj. Je la 27-a de julio 1875 en Göschenen ribelis la laboristoj. Ili strikis blokante la tunelenirejon kaj postulis unu frankon pli altan salajron tage. Alvokita milictrupo de 21 soldatoj el [[Altdorf (Urio)|Altdorf]] pafis al la strikantaj laboristoj. Kvar laboristoj mortis kaj pluraj estis vunditaj. 80 laboristoj forveturis post ĉi-tiuj eventoj.