Gotard-tunelo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
De la norad tunelenirejo je alteco de 1106 m en [[Göschenen]] la tunelvojo supreniras dum ĉirkaŭ 8 km ĝis la disiĝpunkto je alteco de 1151 m. Post du kilometroj sekvas interne en la tunelo la kantonlimo inter Tiĉino kaj Urio kaj post pliaj kvin kilometroj sekvos la suda tunelenirejo je alteco de 1142 m super la marnivelo apud [[Airolo]]. La trajnveturado tra la tunelo daŭras nuntempe proksimume 9 minutojn.
 
[[image:Gotthardbahn04.jpg|thumb|250 px|left|Mermorejo por la mortintaj gotard-tunel-laboristoj]]
==Konstruo==
La konstruo de la tunelo komenciĝis la 13-an de septembro 1872. Ĝis ĝia malfermo la 22-an de majo 1882 daŭris preskaŭ 10 jarojn. La konstruado kostis multajn homajn vivojn, kaj la laborkondiĉoj de la ĉefe italaj ministoj estis teruraj. 177 laboristoj mortis dum la konstrulaboroj, multaj pro falantaj rokoj aliaj pro akcidentoj de la minejtrajnoj. En tiu cifero ne inkluzivas la viktimoj de labormalsanoj. Je la 27-a de julio 1875 en Göschenen ribelis la laboristoj. Ili strikis blokante la tunelenirejon kaj postulis unu frankon pli altan salajron tage. Alvokita milictrupo de 21 soldatoj el [[Altdorf (Urio)|Altdorf]] pafis al la strikantaj laboristoj. Kvar laboristoj mortis kaj pluraj estis vunditaj. 80 laboristoj forveturis post ĉi-tiuj eventoj.