Vanoise Express: Malsamoj inter versioj
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:42, 29 dec. 2007
Vanoise Express aŭ Vanoise-ekspreso estas du telferoj sendependaj kaj paralelaj, kiuj ligas ekde decembro 2003 la skiejoj de Les Arcs kaj de La Plagne inter Les Coches (1548 m) kaj Peisey (1612 m).
Ĉiu duetaĝa telfero veturigas 200 personojn plus kondukiston. La vojaĝo daŭras 3 minutojn kaj 50 sekundojn. Ĝi estas la plej granda telfero en la mondo.
La ligo inter tiuj du skiejoj estas la bazo de la granda skiejo Paradiski, la tria plej granda post Les Trois Vallées kaj Portes du Soleil. La ĉefa eco estas du stacioj ĉe preskaŭ sama alto kaj longeco de 1824 m je 380 m super la valo. La telfero atingas 45 km hore kaj povas transporti ĝis 2000 personojn hore.
La kosto estis 16,5 milionoj da eŭroj.
Pro difekto de la kablo la Vanoise Express ne funkcios dum la skisezono 2007/2008.
Eksteraj ligiloj
- http://www.paradiski.com/content/view/52/lang,fr Vanoise Express sur la ttt-ejo de Paradiski]