Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

490 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Akiko ŬUSINK-NAGATA''' (naskiĝis [[1936]] - mortis la {{daton|13|januaro|1990}}) estisjapana esperantistino kaj kunlaborantino de [[UEA]], kiu dum la pasintaj dudek jaroj kvazaŭ personigis internaciismon por ni. Socia kaj movada aktivulo en [[Japanio]] kaj [[Nederlando]].
 
Akiko Ŭusink-Nagata dediĉis sian vivon al la kreo de unueca mondo. Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin [[mondcivitano]]. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de [[Unuiĝintaj Nacioj]]. En [[1967]] ŝi [[fariĝis UEA]]-fariĝis fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo [[Sapporo]], kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.
 
Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la [[Centra Oficejo de UEA]] en [[Roterdamo]]. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la ''Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo'', kaj precipe pri [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]], kiun ŝi redaktis (sub [[Victor Sadler]]) de oktobro [[1970]] ĝis aprilo [[1973]].
 
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlahoronkunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Apartan intereson ŝi ligis al la ekesto de [[Eŭropa Esperanto-Unio]]. Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ mamoj de la monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.
 
Dum la lastaj jaroj Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Pasie kaj prave kontraŭanteKontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por ekstreme skemisma stilo, interalie per vaste diskutita referaĵo en la [[Esperantologia Konferenco]] de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, [[Mondo kaj ni]], kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo. Verŝajne la aŭtorino mem konfesus, ke ŝia sennaciismo foje kondukis ŝin al eksceso. Sed ĝi donis ankaŭ direkton al ŝia tuta vivo, alportante grandan profiton al la movado kaj ĉiuj, kiuj konis ŝin.
 
[[Kategorio:Mortintoj en 1990|ŬUSINK-NAGATA, Akiko]]
[[Kategorio:Japanaj esperantistoj|Ŭ]]
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj|Ŭ]]
[[Kategorio:Esperanto (gazeto)]]
2 717

redaktoj