Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Info Homoj maldekstra
'''Charles François Alexandre LEMAIRE''' (naskiĝis la {{daton|26|marto|1863}}, mortis la {{daton|21|januaro|1926}}) estis esplor-vojaĝisto en Meza Afriko kaj la patro de [[Esperanto]] en [[Belgio]].
|Nomo = Charles Lemaire
|Portreto = Charles lemaire.png
|Priskribo = esplor-vojaĝisto
|Grandeco de bildo = 230
|Dato de naskiĝo = [[26-a de marto]] [[1863]]
|Loko de naskiĝo = [[Cuesmes]], [[Belgio]]
|Dato de morto = [[21-a de januaro]] [[1926]]
|Loko de morto =
}}
 
'''Charles François Alexandre LEMAIRE''' (naskiĝis la {{daton|26|marto|1863}}, mortis la {{daton|21|januaro|1926}}) estis esplor-vojaĝisto en [[Meza Afriko]] kaj la patro de [[Esperanto]] en [[Belgio]].
[[Dosiero:Charles lemaire.png|thumb|left|Charles Lemaire]]
 
Iam fine de la [[19-a jarcento]] eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la [[Belgio|belga]] oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en [[Antverpeno]] de 1920 ĝis 1962). Aparte interese estas, ke li estas la persono, kiu faris la unuan veran propagandon por Esperanto en Belgio. Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro ''Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale'', eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) [[Antoon Jozef Witteryck]]. Tiu ĉi 85-paĝa libro, abunde ilustrita per fotoj, kun paralelaj tekstoj en la franca (maldekstraj paĝoj) kaj en Esperanto (dekstraj) kaj kun (ankaŭ dulingva) enkonduko kvarpaĝa fare de [[Hippolyte Sébert]], prezentas la tekston de prelego kiun Lemaire faris en [[Ĝenevo]] je la fino de la [[UK 1906|2-a Universala Kongreso de Esperanto]] ({{daton|1|septembro|1906}} en la Victoria-salono de la Wilson-palaco), kaj al kiu la ĝeneva publiko estis invitita. En tempo, kiam nur tre malmultaj eŭropanoj vojaĝis al Afriko (kaj ne multaj revenis vivaj) kaj kiam la publiko estis sub la impreso de la hororrakontoj de la vojaĝoj de H. M. Stanley, tia prelego havis grandegan sukceson, kaj tiu sukceso donis al tiu libro kaj tiu prelego iun kroman signifon, kiu multe kontribuis al la famo de la preleginto.
Linio 55 ⟶ 64:
 
==Rehabilitiĝo==
Post la mondmilito la belga registaro fine (1919) volis realigi tion, kion ĝi jam intencis kiam ĝi transprenis en 1908 la Kongo-ŝtaton de Leopoldo 2-a, kaj por kio Lemaire daŭre estis pledinta: krei kolonian altlernejon universitatnivelan por tie serioze prepari la homojn kiuj iros administri en la Belga Kongo. Por gvidi tian lernejon oni bezonis homon kun grandaj spertoj kaj scioj kaj kun notinda kariero en Afriko. Neniu pli bone meritis tiun funkcion ol la tiam 57-jara Lemaire. En tiu altlernejo li mem instruis du fakojn: [[kartografio]]n, pri kio li havis grandajn sciojn, kaj [[deontologio]]n, fako kiu laŭ li estis ege necesa por ke la novaj administrantoj sciu, kiel ili devas honeste kaj homame konduti en la kolonio. En 1923 inaŭguriĝis la novaj konstruaĵoj (kiuj ankoraŭ ekzistas, nun kiel parto de la universitato, kaj estas destinitaj por la evolulandoj). Lemaire estis respektata kaj ŝatata direktoro, vera patro por siaj studentoj. La nova tasko postulis ĉiun lian energion kaj lian tempon malprofite al lia sanstato. Ne plu estis tempo por filozofio, por libroverkado, por ideoj pri internacia lingvo ... Lia vivo finiĝis iom neatendite en la noktonokte deel la 20-a alje la 21-a de januaro 1926.
 
==La meritplena homo==