Auguste Blanqui: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Louis Auguste BLANQUI''' alinomita '''''l'Enfermé''''' (la enkarcerigito), ([[1805]], [[1881]]) estis franca socialista revolucia respublikano. Lia kromnomo ŝuldiĝas al la fakto ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo pli ol 36 jaroj) en karceroj.
 
''[[Carbonaro]]'' de 1824 li enmiksiĝis en ĉiujn respublikajn konspiraciojn de tiam. Li eniris la gazeton de [[Pierre Leroux]] ''"Le Globe"'' en [[1829]] kaj poste partoprenis la [[RevolucioFranca revolucio de 1830|Revolucion de 1830]] kaj aniĝis al la respublika societo ''"[[Amis du peuple]]"'' (Amikoj de la popolo). Li ligiĝis kun [[Buonarotti]], [[Raspail]] kaj [[Barbès]] kaj fondis kun tiu la ''[[Société des saisons]]'' (Societo de la sezonoj) en 1837. Arestita en 1839 post malsukcesa insurekcio li restis enkarcerigita ĝis [[1848]]. Liberigita li asociiĝis al ĉiuj [[Parizo|parizaj]] manifestacioj de marto ĝis majo. Arestita post la 15-a de majo li estis kondamnita por dekjara enkarceriĝo. Amnistiita nur en [[1859]], li denove estis kondamnita en [[1861]]. Dum tiuj jaroj ekorganiziĝis '''blankista partio''' kun sekcioj. Elektito de la [[Pariza Komunumo (1871)|Pariza Komunumo]] dum li estis enkarcerigita ekster Parizo li estis liberigita nur en [[1879]]. Li tiam travojaĝis [[Francio]]n kaj diskonigis siajn ideojn en sia gazeto ''"[[Ni Dieu Ni Maître]]"'' (Nek Dio Nek Mastro). Li mortis la 1-an de januaro 1881 kaj lian entombigon sekvis cent miloj da homoj al la tombejo "Père Lachaise".
 
Liaj ideoj (blankismo) inspiris la revolucian [[sindikato|sindikatismon]] de la finoj de la [[19-a jarcento]]. Li estis heroa gvidanto de la [[laborista movado]] kaj inspiris la francajn revoluciojn de respektive [[1830]], [[1848]] kaj [[1871]]. Li suferis persekutijn kaj enkarcerigojn, li eĉ estis kondamnita je morto kaj malsaniĝis je [[tuberkulozo]]. Li estis deportita post la [[Komuno]] en [[Nov-Kaledonio]] en la [[Pacifiko]].