Prato (komunumo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La nomo PRATO, itallingve, signifas HERBARO: eble ĝi venas el la herbaro, kiu antikve ĉirkaŭis la kastelon. La historia centro de Prato estas en la sesangula murzono de la dektria jarcento. Unu kerno de la centro estas Placo de Komunumo, en kiu staras la bela mezepoka Palaco de la Komunumestro; la dua kerno estas la Placo de la Katedralo, la preĝejo havas strangan fasadon kun angula balkono, skulptita de la fama renesanca artisto [[Donatello]]. En la centro estas ankaŭ kastelo, ĝi nomiĝas Kastelo de la Imperiestro, ĉar volis ĝin Imperiestro [[Federiko II]] dum la dektria jarcento. La plej gravaj muzeoj en la centro estas Muzeo de Sankta Domeniko, en kiu estas pentraĵoj de multaj renesancaj artistoj, kiel [[Filippo Lippi]] kiu loĝis kaj laboris en Prato dum dekkvin jaroj, kaj Muzeo de la Teksaĵo, dediĉita al teksuma arto kaj al industriaj teknikoj. Ekster la centro estas Muzeo de Nuntempa Arto, kiu enhavas daŭran kolekton kaj kiu gastigas multajn dumtempajn ekspoziciojn.
En Prato oni faras famajn biskvitojn: ili estas la "biskvitoj de Prato", kiujn kutime oni manĝas je la fino de manĝo, trempitaj en dolĉa kaj likvora vino. La ingrediencoj estas: tritikfaruno, akvo, ovoj, mielo kaj amandoj.
En Prato oni konservas gravan relikvon de kristana religio: ĝi estas la sankta zono de [[Maria]]. Ĝie stas konservata en la katedralo kaj oni povas vidi ĝin (de malproksime) kvinfoje jare, kiam la episkopo elmontriĝas el la balkono de la fasado kaj vidigas la relikvon al la fideluloj kunvenintaj. La sankta zono estis donita de Madono al apostolo Tommaso. Laŭ legendo, post pli ol mil jaroj, en Jerusalemo, Mikelo, pilgrimulo kaj komercisto de Prato, ricevis dote ĝin, kiam li edziĝis al bela knabino nomata Maria. Mikelo reiris al Prato en 1141 kun la zono sed sen la edzino, kiu mortis dum la vojaĝo. Li konservis la relikvon zorge kaj donacis ĝin, ĉe la morthoro, al la parokestro de preĝejo Sankta Stefano (la nuna katedralo).Por konservi kaj montri la relikvon al la fideluloj, dum la jarcentoj, oni konstruis kapelon, novan fasadon kun balkono, grandan placon antaŭ la preĝejo.
{{Italia komunumo
| nomo = Prato