Elo-nombro: Malsamoj inter versioj

1 406 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
La ''Elo-sistemo'' estas objektiva [[taksadsistemo]] kiu ebligas la taksadon de la ludkapabloj de [[ŝakisto]]j kaj [[goisto]]j. La rezulto de la taksado estas nombro, la tiel nomata '''Elo-nombro'''. Por [[ŝako]] ekzistas 9 klasoj kiuj diferencas je po 200 poentoj. Diferenco je unu klaso signifas, ke la pli bona ŝakisto povas atendi 0.75 poentojn kiel rezulton de la partio. [[Arpad Elo]] disvolvis la sistemon en 1960-aj jaroj kaj la [[FIDE]] enkondukis ĝin dum la FIDE kongreso 1970 en [[Siegen]], [[germanio]].
 
 
== Kalkulado ==
 
Iu, kiu ekzemple aliĝas ŝakoklubon ankoraŭ ne havas Elo-nombron. Post kelkaj partioj kontraŭ diversaj ŝakistoj lia Elo-nombro estas unue taksita. Poste per tiu Elo-nombro kaj per la rezultoj de lia partioj lia nova Elo-nombro estas kalkulata.
 
Por la kalkulado de la nova Elo-nombro gravas la ''atendotaj poentoj E<sub>A</sub>'' kiujn ludisto A kontraŭ ludisto B laŭ [[probableco]] atingos.
 
:<math>E_A = \frac {n}{1 + 10^{(R_B - R_A) / 400} }</math>
 
::''n'': nombro de la partioj
::''E<sub>A</sub>'': atendotaj poentoj por ludisto A
::''R<sub>A</sub>'': ĝisnuna Elo-nombro de ludisto A
::''R<sub>B</sub>'': ĝisnuna Elo-nombro de ludisto B
 
La [[atendata valoro]] por A nun estas ''E<sub>A</sub>'' &middot; 100 %. La nova Elo-nombro de ludisto A estas:
 
:<math>R_A^\prime = R_A + k \cdot (S_A - E_A)</math>
 
::''k'': kutime 15, 10 por la plej bonaj ŝakistoj (Elo > 2400), 25 se estas malpli ol 30 partioj
::''S<sub>A</sub>'': gajnitaj poentoj (1 por venko, 0,5 por [[remiso]], 0 malvenko)
 
'''Rimarko 1''': La nombro 400 en tiu formulo kaj la origina k-faktoro estis tiel selektitaj de [[Arpad Elo]], ke la Elo-nombroj estas kiel eble plej kongruaj kun la antaŭa sistemo de [[Kenneth Harkness]]. Fakte oni povas kompreni la Harkness-sistemon kiel popece linearan aproksimadon de la Elo-sistemo.
 
'''Rimarko 2''':
Estas facile pruvi ke validas:
<math>E_A + E_B = 1</math>
 
 
== Ligiloj ==
69

redaktoj