Divi leschi genus amo
Aliĝis 26 aŭg. 2007
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Kwiatkowski-chopin.jpg|center|thumb|1000px|Mi estas polomaniako- ĉi tio estas "Polonezo de Ŝopeno en la Hotel Lambert en Parizo"]]
{{babel|pl-D|eo-3|en-2|fr-2|la-1|gr-1|lando=Pollando|loko=Poznań|literaturo|filozofio|muziko|lingvoj|katoliko}}
Jan Kazimierz. Mi estas Polo kaj mi loĝas en [[Poznań]]. Esperanton mi ekkonis en la jaro 2004. Poste mi ekvidis ĉe mi la agrablon lerni lingvojn. Tial mi konas jam la francan lingvon kaj mi plu lernas la grekan kaj latinan. Miaj pli gravaj kontribuoj en la Esperanta Vikipedio estas [[Pola literaturo]] kaj [[Pollando]]. Kiel la "polomaniako" mi volas priskribi belegan polan kulturon, historion kaj sciencon. Krom Pollando miaj ĉefaj interesoj estas filozofio, literaturo, astronomio, muziko kaj lingvoj... Mi kontribuas ankaŭ artikolojn por la pola kaj franca lingvoj. En la literaturo mi amegas ion ajn de [[James Joyce]] kaj [[Cyprian Norwid]]- mi opinias, ke ili estis plej geniaj verkistoj en la historio. Bedaŭrinde Joyce estas opiniata kiel tro nepopulara, aĉa kaj malfacila, Norwid tamen estis forgesita eĉ en Pollando, sed ankaŭ tie malkovrita postmorte. Mi esperas tamen, ke mi havas ion de la ''tarda nepo'' kiel parolis Norwid, ĉar ĉiuj plej gravaj estas unue riproĉataj kaj nur poste malkovrataj de la komprenecaj tardaj nepoj. Ne estis tamen same kun [[Fryderyk Chopin]]- mia kompozitoro. [[Friedrich Nietzsche]] parolis ke li povus fordoni la tutan muzikon de la mondo por muziko de Chopin.
Ĉiuj artikoloj kiuj mi volas krei troviĝas nun en la [[pola literaturo]]. Iam estis tre malmulte da ili sed mi strebis dissolvi tiun problemon. Mi esperas ekinteresigi Vikipediistojn per la pola literaturo kaj kulturo, kiu estas laŭ mi forgesita pleje en Francio (certe en Eŭropo) malgraŭ ekzemple la "Kantoj de Maldororo" (inspiritaj per "Dziady" de Mickiewicz), [[Adam Jerzy Czartoryski]], [[Kultura]]... Tiu problemo malplaĉas al mi ege. Tre mirinda estas al mi kial la rusa kulturo estas tiom ega en Francujo. Certe mi opinias, ke ĝi estas bone, la Rusio estas granda civilizo, tamen mi iam aŭskultis de Franco, ke Pollando estas ia suburala, duonazia, rusa regiono... Tamen samtempe oni povas rememorigi la 1611 jaron. Plej belaj aĵoj estas tiuj neekzistantaj kiuj estos- ''La Pologne, c’est-à-dire nulle part''- [[Alfred Jarry]].
|