Landkomunumo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Landsgemeinde Glarus 2006.jpg|thumb|400px|right|Landkomunumo de Glaruso la 7-an de majo 2006]]
 
La '''landkomunumo''' (germane: ''Landsgemeinde'') estas la plej rekta formo de demokratio, kie la popolo en publika asembleo rekte decidas pri la leĝoj kaj elektas sian registaron.
Landkomunumo estas tradicia svisa administra institucio. Je kantona nivelo landkomunumo hodiaŭ post ĝia malfondo en [[Kantono Apencelo Ekstera|Apencelo Ekstera]] (1997) kaj [[Kantono Obvaldo|Obvaldo]] (1998) ekzistas nur ankoraŭ en la kantonoj [[Kantono Glaruso|Glaruso]] kaj [[Kantono Apencelo Interna|Apencelo Interna]]. En antaŭa tempo en multaj kantonoj de [[Svislando]] la registaro baziĝis sur la landkomunumo. Kun la kreskanta loĝantaro tamen la funkciado de la landkomunumo malfaciliĝis kaj evidente ankaŭ ekzistis kritikaj voĉoj kontraŭ tia administraciformo.