Helsinka Interkonsento: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo''' ('''KSKE''') aŭ '''Helsinka Interkonsento''' okazis en Helsinki (Finnlando) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo''' ('''KSKE''') aŭ '''Helsinka Interkonsento''' okazis en [[Helsinki]] ([[Finnlando]]) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de julio de [[1973]] kaj la finfina tria sesio de la 30a de Julio ĝis la 1a de aŭgusto de [[1975]]; tie partoprenis reprezentantoj de [[Usono]], [[Kanado]], [[Sovetunio]] kaj ĉiuj landoj de [[Eŭropo]] (inkludante [[Turkio]]n kaj ekskludante [[Albanio]]n kaj [[Andoro]]n).
 
Ĝi finiis per la gravega '''Fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo''' konata ankaŭ kiel '''Fina protokolo de Helsinki''', '''Traktato de Helsinki''' aŭ '''Deklaro de Helsinki'''. Ĝi estis subskribata de la reprezentantoj de 35 landoj. Ĝi estis la starpunkto de la [[Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo]] ([[Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo|OSKE]]).
 
La '''Konferenco''' okazigis postajn kunsidojn, kiuj okazis en [[Belgrado]] (4a de oktobro [[1977]] - 8a de marto [[1978]]), [[Madrido]] (11a de novembro [[1980]] - 9a de septembro [[1983]]), kaj [[Vieno]] (4a de novembro [[1986]] - 19a de januaro [[1989]]). La [[Pintokunsido de Parizo]] de [[1990]] povas esti konsiderata kiel fina punkto de la '''Konferenco''', pro la malapero de la [[Varsovia Kontrakto]].
 
==Enhavo de la Protokolo de Helsinki==
La ĉefaj punktoj de la '''Protokolo''' estis jenaj:
 
#Respekto al la suvereneco
#Malakcepto de la perforto
#Neŝanĝeblo de la landlimoj
#Teritoria netuŝeblo de la [[Ŝtato]]
#Agnosko de la kontrolo de la [[Orienta Eŭropo]] de Sovetunio
[[da:Helsingfors-erklæringen]]
[[de:Konferenz über Sicherheit und Zusammenarbeit in Europa]]
[[en:Helsinki Accords]]
[[es:Conferencia sobre la Seguridad y la Cooperación en Europa]]
[[et:Helsingi lepped]]
[[hu:Helsinki Záróokmány]]
[[nl:Helsinki-akkoorden]]
[[sv:Helsingforskonferensen]]
[[tr:Helsinki Nihai Senedi]]