Bazela Kantondisiĝo: Malsamoj inter versioj

1 340 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Ĝis 1830 ekzistis sendisigita Kantono Bazelo. En la granda konsilantaro de Bazelo kunsidis civitanoj de la urbo kaj el la komunumoj de la bazela kamparo. Multe pli ol la membroj de la granda konsilantaro estis urbaj civitanoj. Dum longa tempo tio ne okupis la civitanojn de la kamparaj komunumoj, sed en la jaro 1830 ekestis en multaj kamparaj komunumoj granda malfido kontraŭ la urbo.
En la deklaro de [[Bad Bubendorf]] de la 18-a de oktobro 1830 la civitanoj de la kamparaj komunumoj postulis egalajn rajtojn por la kamparaj komunumoj kaj konkrete petis, ke en la granda konsilantaro la duono de la reprezentantoj devas esti kamparaj bazelanoj. Kiam la urbo malakceptis la postulon, grupo da armigitaj kamparaj bazelanoj kreis en [[Liestal]] novan registaron. Tiam bazel-urba armeo de 3000 soldatoj marŝis al Liestal, okupis la urbon kaj forigis la novan registaron.
 
Dum certa tempo oni kredis, ke tiel la afero estis solvita. Tamen la malkontento tamen plu-daŭris. Kelkaj vilaĝoj prenis la partion de la urbo, la cetero tamen kuniĝis kaj ribelis kontraŭ la urbo. La 3-an de aŭgusto 1833 bazel-urba armeo denove atakis la ribelojn en Liestal, sed la urbaj trupoj devis retiriĝi antaŭ la granda pli-multo de la ribeloj. Ili volis remarŝi al [[Schweizerhalle]] sed tie estis surprizitaj de embusko de la bazel-kamparanoj kaj perdis multajn soldatojn kaj devis kapitulacii. Post tiu-ĉi terura fino de la bazela civitana milito la [[svisa tagkunsido]] decidis 17-an de aŭgusto 1833 disigi la kantonon. La nova kantono Bazelo Urba ricevis krom la urbo [[Bazelo]] mem nur la komunumojn [[Riehen]], [[Bettingen BS]] kaj [[Kleinhüningen]]. Ĉiuj ceteraj bazelaj komunumoj estis aldonitaj al la kantono Bazelo Kampara.