Malkoloniigo de Afriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
==Antaŭaĵoj==
Dum la Disdivido de Afriko en la 19-a jarcento, la [[Eŭropo|eŭropaj]] potencoj dislimigis Afrikon dum la [[Konferenco de Berlino]] de 1884 kaj 1885. Jam en [[1905]], la tuta Afriko estis kontrolita de eŭropaj estaĵoj. [[Britio]] kaj [[Francio]] havis pli da posedaĵoj, sed ankaŭ [[Germanio]], [[Hispanio]], [[Italio]], [[Belgio]] kaj [[Portugalio]] havis koloniojn. La konsekvencoj de tiu procezo de koloniigo estis diversaj, kiel la perdo de naturaj resursoj, ekonomia degradado, kultura konfuzigo, geopolitika misdivido kaj politika subpremo. Tamen, la eŭropa regado ankaŭ kunportis pli bonajn ŝoseojn, fervojojn, havenojn, hospitalojn, edukadon kaj modernajn sistemojn por la [[agrikulturo]].
 
==Kaŭzoj==
La malkoloniigo de Afriko baziĝas sur tri diversaj cirkonstancoj: la deziro de la indiĝenaj popoloj sendependiĝi, la eŭropa malatento pri la mondaj aferoj kaj la popola malemo kontraŭ la [[rasismo]] kaj la malegaleco.
 
La afrika deziro sendependiĝi baziĝis sur la observo de la sukcesa revolucio, kaj sinsekva memregistaro, de [[Barato]], estrita de [[Gandhi]].
 
Due, la malkoloniigo okazis en la internacia etoso de la [[Malvarna milito]]. Pro la klopodoj faritaj de la [[Sovetunio]] por disvastigi sian [[Komunismo|komunisman]] ideologion, la eŭropaj potencoj tims, ke siaj kolonioj iris al la komunismo kiel radikala maniero atingi la sendependiĝon.
 
La rasismo estis la tria cirkonstanco kiu tuŝis la malkoloniigan procezon. La afrikaj kolonioj, diference de la amerikaj kolonioj, ne havis gravan rasan mikson, ĉar la eŭropaj kolonoj ne setliĝis kaj miksiĝis familie kun la indiĝenoj. Male, la rasaj antaŭjuĝoj profunde enradikiĝis en la eŭropa konscienco, kiu vidis la afrikanojn kiel subestaĵojn, ĉu pro la kulturaj diferencoj, la manko de politika partopreno aŭ la pli malalta edukado de la afrikanoj.
 
Post la Dua Mondmilito, kaj pro la deziro forigi la ekonomian ŝarĝon de pluhavi grandajn imperiojn, la aliancanoj promesis la sendependiĝon de Afriko.
 
==Vidu ankaŭ==