Revolucioj de 1989: Malsamoj inter versioj

84 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
(polurado)
La unuaj kontraŭoj al la komunismo oni esprimis jam dum la [[milito pola-bolŝevika]] en [[1920]] jaro. La unuaj insurekcioj kontraŭ la komunismo okaziĝis en la [[1956]] jaro en [[Pollando]] ([[Ribelo de Poznań]]) kaj [[Hungario]]. La strikoj en Pollando estis tiel fortaj en 60-oj kaj 70-oj ke la komunista registaro komencis sange batali. Preskaŭ ĉiuj strikoj estis pacaj kaj senarmemaj. Gravega por la permuto kaj falo de komunismo estis la reformoj de [[Ĉeĥoslovakio]] kiu finiĝis per la armea atako de la Varsovia Pakto al tiu lando. La strikojn en Pollando komencis klare apogi papo [[Johano Paŭlo la 2-a]]. En [[1981]] jaro la strikoj en tiu ŝtato estis tiel popularaj ke generalo [[Wojciech Jaruzelski]] enkondukis la armean gvidadon de la ŝtato. La strikuloj kunigis la neofician laboristan asocion- [[Solidareco]]. La "Solidareco" fariĝis la simbolo de la falo de la komunismo en Pollando en [[1989]] jaro. La ideoj de ili inspiris ekzemple [[Vaclav Havel]] kaj ilia politika grupo por faligi la komunismon en la Ĉeĥoslovakio. La [[Sovetunio]] kiu ne povis plu kontroli situacion en la okcidentaj ŝtatoj kiel Pollando kaj Germanio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de [[komunismo]], sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝis [[Perestrojko]] kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. La geopolitiko ŝanĝiĝis. [[Sovetio]] anoncis senvenkan foriron el [[Afganio]]. Plej frue en Pollando formigis la nova, sendependa registaro. La prezidanto de tiu lando fariĝis [[Lech Wałęsa]]- la ĉefo de [[Solidareco]] kaj unu el plej gravaj simboloj de la falo de komunismo.
[[Hungario]] malfermis la [[fera kurteno|feran kurtenon]].
[[Dosiero:Flag of trade union solidarnosc.jpg|thumb|left|200px|Flago de Solidareco]]
 
Pretekstante feriojn en [[Hungario]], kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la [[11-a de septembro]], orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25.000 civitanoj tiel alvenis en okcidenta Germanio tra [[Hungario]] kaj [[Aŭstrio]] dum tri semajnoj.
En [[Prago]] kaj [[Varsovio]] dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de [[Okcidenta Germanio]].<ref>7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: [http://www.menara.ma/infos/includes/detail.asp?article_id=6232&lmodule=usa La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo]</ref>