Miguel de Cervantes: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
) (diskuto | kontribuoj)
e →‎Vivo: (imagita portreto)
Linio 2:
----
== Vivo==
[[Image:Miguel de Cervantes.jpg|thumb|right|Miguel de Servantes Saavedra (imagita portreto)]]
 
'''Miguel de CERVANTES SAAVEDRA''' [migel' de serbantes saabedra] estis [[Hispanio|hispana]] aŭtoro ([[Alcalá de Henares]] [[1547]] - [[Madrido]] [[23-a de aprilo]] [[1616]]).
Linio 8:
Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro [[1569]] venis unue al [[Romo]] kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de [[Batalo de Lepanto|Lepanto]], dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en [[1575]] [[Alĝero|alĝeraj]] piratoj kaptis kaj forportis lin. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la piratoj pensis lin gravulo kaj petis tro grandan monkvanton. Kvin jarojn poste, en [[1580]], li liberiĝis.
 
Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed kondamnita pro fraŭdo, devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ŝajne, tie li komencis sian plej faman verkon "''[[El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha]]''" ("La inĝenia kavaliro Don Quixote de la Mancha"), kies unua parto aperis en la jaro [[1605]]. La duan parton li publikigis dek jarojn poste. Kvankam la romano portis al li la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Li mortis en la sama dato (ne sama tago), ke [[William SHAKESPEARE]]. Tial la 23-a de aprilo estas deklarita Internacia Tago de la Libro.
 
Li estas taksita la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis [[Instituto Cervantes]] por diskonigi la lingvon kaj [[premio Cervantes]] por honori beletristojn.