Malkoloniigo de Afriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
La afrikaj estroj rimarkis tuje, ke Afriko estis estinta ŝlosilo por la venko dum la Dua Mondmilito. Kelkaj el tiuj [[Naciismo|naciismaj]] estroj estis jenaj: [[Kenyatta]] (de [[Kenjo]]), [[Kwame Nkrumah|Nkrumah]] (de [[Orbordo]], nuna [[Ganao]]), [[Léopold Sédar Senghor|Senghor]] (de [[Senegalo]]) kaj [[Félix Houphouët-Boigny|Houphouët-Boigny]] ( de [[Eburbordo]]). Ekde afrika vidpunkto, la kolonioj estis helpintaj siajn koloniajn estrojn militi kontraŭ nekonata malamiko sen mencii la vorton ''sendependo''. Kelkaj estroj kiel [[Hendrik Frensch Verwoerd|Verwoerd]] kaj [[B.J. Vorster|Vorster]] de [[Sudafriko]] apogis la reĝimon de [[Adolf Hitler|Hitler]] dum la pelj parto de la guberniestroj de la francaj kolonioj agnoskis la reĝimon de [[Reĝimo de Vichy|Vichy]] Ĝis [[1943]].
 
La germana propagando dum la milito ludis gravan rolon je tiu malakcepto de la brita povo. Ĉar [[Japanio]] ekkomencis sian [[Hirohito|imperian]] projekton en la [[Orienta Azio]], okazis drasta malabundo de materialoj, kiel la [[kaŭĉuko]] kaj kelkaj mineraloj. Afriko devigiĝis solvi tiun malabundon, kaj profitis tiun ŝanĝon: la lokaj industrioj naskiĝintaj setligis novajn vilaĝon kaj la jam ekzistantaj urboj duobliĝis. La socia kaj industria kresko plibonigis la [[alfabetigo]]n kaj kun tiu la prosendependemajn gazetojn.
 
En [[1941]], [[Roosevelt]] kaj [[Churchill]] kunsidis por diskuti kiea estos la mondo post la milito. La rezulto estis la [[Ĉarto de Atlantiko]]. Unu el la artikoloj de la ĉarto, enmetita de Roosevelt, estis la mamstaro de la imperiaj kolonioj. Pro tio, post la Dua Mondmilito, Britio vidiĝis premata akcepti la idearon de tiu Ĉarto.
 
==Vidu ankaŭ==