Zurika Junulara Movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La eventoj kulminis la 30-an de majo en la tiel nomita "Opernhauskrawall" [[http://de.wikipedia.org/wiki/Jugendunruhen_in_der_Schweiz]] (Operejtumulto).
Tiu-ĉi eksplodo ekestis, kiam la zurika parlamento permesis 60-milionfrankan krediton por la renovigo de la opera domo, dum neniu centimo estis disponigita por junulara kulturo. Paca protesto de kelkcent gejunuloj per grandega policfortularo estis perforte atakita. Dank al la tiam novaj medioj pirata radio kaj telefonĵurnalo, la gejunuloj sukcesis mobiligi amason da homoj, kaj la rezulto estis dutaga strata batalo, kiu prenis tute propran dimension por Svislando ĝis tiu-ĉi tago neniam vidita.
Memkompreneble la movado ne estis fenomeno naskiĝinta el nenio sed estis nur la videbligo de konflikto generacia, kiu jam delonge dormetis. La aktivecoj de la junularo komenciĝis jam en la jaroj 1977 ĝis 1979 per okupado de domoj kaj junularcentroj. Kernan rolon ludis membroj de Zurika Esperanto-Junularo, kiun gvidis [[Dietrich Michael WEIDMANN]]. El lia buŝo estiĝis la slogano "machäd us äm shtaat gurkäsalaat" (kukumsalatigu la ŝtaton) kiel respondo al la perfortaj reagoj de la ŝtataj fortoj provante silentigi la voĉojn de siaj gefiloj. La unuan de junio la polico arestis Umberton Blumatti, [[Dietrich Michael Weidmann]], Stefan Flüeler kaj tri aliajn aktivistojn de la Junulara Movado preventive, sen jura kialo. Tiu arestigo definitive eksplodigis la urbon. Al la protestoj, kiuj ĝis tiam estis afero de malgranda grupo de gejunuloj nun aliĝis multnombraj politikistoj kaj dekmiloj da homoj. Por la premo de la amasoj la urba registaro devis tuj reliberigi la arestitojn kaj nun disponigi al la gejunuloj la postulitan aŭtonoman junularcentron kaj diversajn aliajn kulturajn spacojn. En proceso kontaŭ la urbo [[Zuriko]] en kiu la junulojn defendis [[Moritz Leuenberger]] kaj [[Barbara Hug]], la urbo Zuriko estis kondamnita pagi la ĉiu arestito la sumon de Fr. 3000.- kiel sendamaĝiga pago kaj estis devigita publike peti senkulpiĝon.
 
En tiu perido ekaperis kiel organo de la junulara movado la revuo [[Eisbrecher]] kaj poste [[Brächise]].