Hiiumaa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hiiumaa''' (germane Dagö aŭ Dagden, ruse Hiuma, svede Dagö) estas unu el la Muhu-insuloj, apartenantaj al Estonio. Ĝi situas en la Balta maro, sudokcidente de la Fium-golfo, norde de la insulo [[Saaremaa]]. Ĝin dividas de la kontinento la Hari-markolo, de la insulo Saaremaa la Soela-markolo. Hiiumaa havas la areon de 965 km2, ĝia rokaĵo konsistas el kalkŝtono kaj mara sedimentaĵo.
 
La insulon posedis la [[Ordeno de la Glav-fratoj]] en komenco de la 13-a jc., poste la [[Germana Kavalira Ordeno]] ekde 1237. La insulo apartenis ekde 1560 al Danio, ekde 1582 al Svedio, ekde 1721 al Rusio, ekde 1920 al Estonio (en periodo de 1940 ĝis 1991, la lando estis parto de la Sovetunio)
 
La insulon loĝas ĉ. 11.500 homoj, dutriono el ili en la urbo Kärdla ĉe la norda marbordo. La plej gravaj ekonomiaj agadoj estas la paŝtada brutobredado, agrokulturado, fiŝado kaj fiŝprilaboro.