Prato (komunumo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
----
'''Prato''' estas [[komunumo]] de [[Italio]].
Ĝi situas sur ebenaĵo nordokcidente de Florenco. Trairas ĝin rivero [[Bisenzio]] (elp. [[Bizencjo]]), kiu estas alfluanta de [[rivero Arno]], kiu iras tra [[Florenco]].
La unua domaro estiĝis dum la deka jarcento, kvankam la regiono estis koloniita de [[Etruskoj]] kaj [[Romianoj]]. Prato prosperis dum la lastaj jarcentoj de [[Mezepoko]] kaj dum [[Renesanco]]; ekde le deknaŭa jarcento moderna teksuma industrio florigas kaj pligrandigas la urbon, kiu nuntempe, danke al ĝiaj 190.000 loĝantoj, estas la dua en regiono [[Toskanio]].
La nomo PRATO, itallingve, signifas HERBARO: eble ĝi venas el la herbaro, kiu antikve ĉirkaŭis la kastelon. La historia centro de Prato estas en la sesangula murzono de la dektria jarcento. Unu kerno de la centro estas Placo de Komunumo, en kiu staras la bela mezepoka Palaco de la Komunumestro; la dua kerno estas la Placo de la Katedralo, la preĝejo havas strangan fasadon kun angula balkono, skulptita de la fama renesanca artisto [[Donatello]]. En la centro estas ankaŭ kastelo, ĝi nomiĝas Kastelo de la Imperiestro, ĉar volis ĝin Imperiestro [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)]] dum la dektria jarcento. La plej gravaj muzeoj en la centro estas Muzeo de Sankta Domeniko, en kiu estas pentraĵoj de multaj renesancaj artistoj, kiel [[Filippo Lippi]] kiu loĝis kaj laboris en Prato dum dekkvin jaroj, kaj Muzeo de la Teksaĵo, dediĉita al teksuma arto kaj al industriaj teknikoj. Ekster la centro estas Muzeo de Nuntempa Arto, kiu enhavas daŭran kolekton kaj kiu gastigas multajn dumtempajn ekspoziciojn.