Hikorio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Ĉ. 15 hikorio-specioj kreskas en orienta parto de Norda Ameriko, dum 3 specioj en Orienta Azio. Laŭ prarestaĵoj, la specioj kreskis eĉ sur okcidenta parto de norda Ameriko, Grenlando, Islando kaj Eŭropo.
 
La hikorioj havas longan pivotradikon, altas ĝis ĉ. 30 m. La folioj estas kunmetitaj el 3–17 folietoj; folietoj de kelkaj specioj iĝas aŭtune brilflava. La floroj estas unuseksaj (senpetala stamena (amento) kaj pistila), kiuj floras sur la sama arbo, sed en apartaj infloreskoj. La stamenaj floroj formas [[amento]]n, la fruktofloroj formas finsituajn grapolojn el 2–10 floroj. La frukto estas ovoforma nukso, kiu estas kovrita per karneca ŝelo kiu disfalas je 4 pecoj dum maturiĝo.
 
Hikorioj kun manĝebla kerno:
*blanka hikorio (C. ovata)
*reĝa hikorio (C. laciniosa)
*lanuga hikorio (C. tomentosa)
*pekano (C. illinoensis) estas ekonomie la plej valora specio, kiu havas bongustan kernon kaj helan lignon.
 
Hikorioj kun nemanĝebla kerno (amaraj pro tanacido en la ŝelo)
*amara hikorio (C. cordiformis)
*akva hikorio (C. aquatica)
 
Pluaj specioj havas do manĝeblan kernon, sed la kerno estas tro malgranda por ke ĝi havu ekonomian valoron.
 
Oni uzas lignon de multaj specioj por diversaj celoj.
 
{{rn}}
 
[[da:Hickory]]