Universitato de Zuriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
 
La [[sigelo]] de la universitato montras la [[Granda Monastero|Grandan Monasteron]] kun [[Karolo la Granda]], kiu estas alludo al la unua universitatnivela lernejo de Zuriko, la tiel nomita [[Carolinum]]. En la unua semestro enmatrikuliĝis 161 studantoj kaj la unua sidejo de la universitato estis la iama Aŭgustina Monaĥejo de Zuriko. En [[1864]] la universitato translokiĝis al la suda domparto de la hodiaŭa [[Federacia Instituto por Teknologio]] kaj en [[1914]] la universitato povis ekfunkcii en sia nuna ĉefkonstruaĵo, kies turo dominas la bildon de la tuta urbo.
 
En 1917 estis malfermita la [[centra biblioteko de Zuriko]], kie hodiaŭ trovablas ankaŭ pli ol 1000 libroj en [[Esperanto]].
 
Zuriko estis unu el la unuaj universitatoj de la mondo, kiuj akceptis studentinojn, kaj en la jaro [[1867]] doktoriĝis [[Nadeschda Suslowa]] kiel unua [[virino]] en la germanlingva regiono ĉe la medicina fakultato de la universitato Zuriko.