'''Samuel SchmidSCHMID''' naskiĝis la 8-an de januaro [[1947]] en [[Rüti apud Büren]] en la [[Kantono Berno]] kaj estas politikisto de la [[Svisa popol-partio]]. Ek de la jaro 2000 li estas membro de la [[Federacia Konsilio (Svislando)|Federacia Konsilio de Svislando]] kaj gvidas en tiu-ĉi funkcio la federacian departementon pri defendo, popolsekureco kaj [[sporto]].
'''Samuel Schmid''' loĝas en Rüti apud Büren, estas edziĝinta kaj patro de tri filoj. Li studis post sia abitura ekzameno juron en la [[Universitato de Berno]] kaj finis la studon kiel [[advokato]] kaj [[notaro]]. Ĉar li ne demisiis post la ne-elektiĝo de sia partikolego [[Christoph Blocher]] je la 12-a de decembro [[2007]], la Svisa popol-partio eksigis lin el la parlamenta frakcio kaj li nun estas senfrakcia registarano kune kun la novelektita kolegino [[Eveline Widmer-Schlumpf]].