Arthur Baur: Malsamoj inter versioj

764 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
==Lia vivo==
Li naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en [[Zuriko]] kiel filo de kemia profesoro. Baur studis en la universitatoj de [[Universitato de Zuriko|Zuriko]], [[Universitato de Upsalo|Upsalo]] kaj [[Universitato de Stokholmo|Stokholmo]] germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologion. Li doktoriĝis kun disertacio pri la adjektivo ĉe profesoro [[Boetthius de Notker]]. Li fariĝis ĵurnalisto kaj finfine estis de 1967-1980 ĉefredaktoro de la taggazeto [[Der Landbote]] en [[Vinterturo]].
 
==Esperanto==
'''Arthur Baur''' lernis Esperanton 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de [[Esperanto-Societo Zuriko]], [[Svisa Esperanto-Societo]] kaj [[Universala Esperanto-Asocio]]. De 1980-1986 li estis redaktoro de [[Svisa Esperanto-Revuo]]. Li gvidis la informservojn de la [[UK 1939|31-a]] kaj de la [[UK 1947|32-a Universalaj Kongresoj de Esperanto]], kiuj ambaŭ okazis en [[Berno]] kaj estis membro de la LKK de la [[UK 1979|64-a UK]] en [[Lucerno]]. Li verkis multnombrajn librojn en Esperanto kaj en la germana lingvo pri [[Esperanto]], la [[retoromanĉa lingvo|retoromanĉa]], [[alemana lingvo|alemana]] kaj multaj aliaj temoj.
 
==Verkoj==