Bahaa Esperanto-Ligo: Malsamoj inter versioj

e
"Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
e
e ("Teherano" ĝustigita al "Tehrano")
== Post la Dua mondmilito ==
 
Post la Dua mondmilito ankaŭ en la bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortiĝo. Post tia uragano nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita Universala Kongreso en [[1947]] en [[Berno]], [[Svisio]], ekzemple ricevis bahaajn salutojn, laŭ kongresa raporto en ESPERANTO, "per telegramoj plejparte en Esperanto, de la Bahaa movado en [[Kairo]], de la Gardanto ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi Rabbáni'' en [[Ĥajfo]] ([[Israelo]]), de Rowhani en [[TeheranoTehrano]], de [[Adelaido]], [[Romo]], [[Nov-Delhio]], Nederlandaj Bahaanoj en [[Amsterdamo]], de [[Stokholmo]], [[Oslo]] kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj" (n-ro 503, p. 129).
 
Krome ek de marto [[1947]] la Internacia Bahaa Oficejo en [[Ĝenevo]] eldonis regule bultenon, la "Bahaaj Informoj", kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro [[1949]] kaj estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La ĉesigo de tiu bulteno estas probable ne nur indiko pri relative magraj tiurilataj sukcesoj, sed verŝajne ankaŭ pri tio, ke post la Dua mondmilito la nordamerika bahaa komunumo, kiu estis jam de la komenco de la jarcento kune kun la irana la plej potenca kaj plej grava en la tutmonda bahaanaro, fariĝis ĉiam pli influa - kaj kun ĝi la angla lingvo. Postmilite la emfazo en la bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendiĝo kaj establiĝo. Dum tiuj jardekoj la bahaanaro fariĝis vere tutmonda komunumo kaj tiun disvastigon plejparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj.
761

redaktoj