Tahirih: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:طاهره
e "Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
Linio 16:
 
==Baba Agado==
[[Dosiero:Tahirih_instruanta_en_Teherano.jpg|thumb|right|150px|''Ṭáhirih'' instruanta en TeheranoTehrano]]
''T&#803;áhirih'' komencis instrui sian novan Kredon en la iraka urbo de ''[[Karbilá]]''. Sed post plendoj de kelkaj el la [[Ŝijaismo|ŝijaisma]] pastraro, la registaro movigis ŝin al [[Bagdado]] (''Ba<u>gh</u>dád''). Tie ŝi denove instruis la novan Kredon, defiante en publikaj debatoj la ŝijaisman klerikaron. Tiam la aŭtoritatuloj de [[Bagdado]] kaj la guberniestro decidis, ke estante persanino ''T&#803;áhirih'' instruu sian kredon en Persio, kaj ili eskortigis ŝin kun kelkaj babanoj el Bagdado ĝis la persa landlimo.
 
Dum sia reveno al ''[[Qazvín]]'' ŝi instruis la Baban Kredon dum haltoj en ''Karand'' kaj ''Kirmán<u>sh</u>áh'', kie ŝi debatis kun la ĉef-pastro de la urbo ''Áqá ‘Abdu'lláh-i-Bihbihaní''. Sekve tiu ĉi skribis al la patro de ''T&#803;áhirih'', por ke ŝiaj parencoj forprenu ŝin el ''Kirmán<u>sh</u>áh''. Ŝi poste vojaĝis al la malgranda urbo de ''Sahnih'' kaj al ''Hamadán'', kie ŝi renkontiĝis kun siaj fratoj, kiuj estis senditaj por peti ŝin reveni al ''Qazvín''. Ŝi konsentis pri la reveno kun ili post publika deklaro pri la ''Báb'' en ''Hamadán''. Reveninte hejmen ŝi neoficiale forlasis siajn gefilojn kaj sian edzon, kies familio opoziciis al la ''Báb'' kaj al Lia Misio. Fakte lin ŝi kvazaŭ "repudiis" (arabe : ''talaq''), kaj tia ago tute neimagebla por virino en tiu tempo kaj tiu loko indikas, ke ŝi konsideris sin egalrajta al viro…
 
Kiam ŝi estis en ''Qazvín'', ŝia onklo ''Mullá Muh&#803;ammad Taqí'' estis murdita. Tion oni riproĉis al ŝi, ĉar oni supozis, ke ŝi instigis iun kunulon plenumi tiun taskon. Li estis nerepacigebla malamiko de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ah&#803;mad al-Ahsá'í'' kaj la unua islama klerulo, kiu kondamnis lin kiel nekredanton. Dum ''T&#803;áhirih'' restis en ''Qazvín'', li ankaŭ plurfoje predikis kontraŭ la ''Báb'' kaj liaj sekvantoj. Kvankam estis nenia pruvo kontraŭ ŝi, tiu evento okazigis al ŝi portempan malliberigon en la domo de ŝia patro, kun malpermeso elĉambriĝi escepte por la ritaj purigoj ĉiutagaj. Sed ''[[Bahá'u'lláh]]'' sukcesis aranĝi la aferon kaj eskape venigis ŝin al [[TeheranoTehrano]].
 
==Konferenco de ''Bada<u>sh</u>t'' ==
Linio 35:
==Martirigo==
[[Dosiero:Martirigo_de_Tahirih.jpg|thumb|right|150px|Martirigo de ''T&#803;ahirih'']]
Post la konferenco ŝi estis kaptita, kondukita al TeheranoTehrano kaj enprizonigita en la domo de la urbestro ''Mah&#803;múd <u>Kh</u>án'', kien nobelinoj venis por renkonti kaj aŭkulti ŝin.
 
Ekde kiam la Reĝo de Persio ''Náṣiri’d-Dín <u>Sh</u>áh'' vidis ŝin, li estis tute ĉarmita kaj tuj deziris edziĝi kun ŝi, sed ŝi malkonsentis pri la propono. Tial li ne helpis ŝin, kiam ŝiaj malamikoj petis ŝian morton post la atenco kontraŭ la Ŝaho en aŭgusto [[1852]].