Persekutado de Bahaanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e "Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
Linio 14:
 
==Historio de la persekutadoj==
[[Dosiero:Persekutado_de_bahaanoj_1.jpg|right|thumb|300px|Generalo Botmongoliĉ detruas la centron bahaan de TeheranoTehrano en 1955. Malantaŭ li staras generalo Baktiar, fondinto de SAVAK.]]
[[Image:Domo_de_la_Báb.jpg|right|thumb|300px|Revoluciaj gardistoj detruas domon de Báb (Ŝirazo, 1979)]]
La historio de la persekutado de la bahaanoj en [[Persio]] komenciĝis dum la periodo de [[Báb]], kiu en [[1850]] en [[Tabrizo]] estis ekzekutita pro blasfemo. En [[1849]]-[[1850]] liaj adeptoj estis multnombre masakrataj en [[pogromo]], efektive vera religiocido. Estas fontoj, kiuj parolas pri pli ol 20.000 viktimoj <ref>Gunnar Heinsohn: Lexikon der Völkermorde, p. 87, Rowohlt 1998, ISBN 3499223384</ref>.
 
Sub la ŝahoj [[Reza Pahlavi]] kaj [[Mohamed_Reza_Pahlavi|Mohamed Reza Pahlavi]] sisteme estis leĝoj dekretitaj, kiuj senigis la bahaanojn de iliaj civitanaj rajtoj. Pensioj estis nuligataj, bahaanoj en ŝtataj aŭ armeaj postenoj maldungataj, bahaa literaturo malpermesata, domoj senproprietigata, lernejoj fermataj, kunvenejoj konfiskataj, renkontoj malpermesataj, kaj ree kaj ree okazis pogromoj, kiel ekzemple en [[1955]] kiam la ŝaho permesis al la [[mulao|mollahoj]] de la [[Hoĝatia Madahvia Societo]] uzi la registaran radion por kalumnia agitado kontraŭ la bahaanoj kaj kiam la armeo detruis la bahaan centron en TeheranoTehrano.
 
Post la t.n. islama revolucio la persekutadoj daŭris plu. Ĝis [[1981]] ĉiuj preĝkunvenejoj de la bahaanoj estis detruataj, malsanktigataj aŭ misuzataj. Tombejoj kaj malsanulejoj estis detruataj far la kanajlaro aŭ far la irana registaro.
Linio 49:
Laŭ raporto el oktobro [[2005]] de la speciala raportanto de la homrajta komisiono de UNO, [[Asma Jahangir]], la Supera Revolucia Gvidanto ''[[Ali Khamenei]]'' (Ĥamenej) ordonis al la superaj estroj de la armeo, la sekreta servo, la organizaĵo de revoluciaj gardantoj kaj la polico "identigi, registri kaj daŭre observadi" ĉiujn homojn, kiuj apartenas la bahaa religia komunumo <ref> Asma Jahangir, ''United Nations: Special Rapporteur on Freedom of religion or belief concerned about treatment of followers of Baha'i Faith in Iran'' [http://www.unhchr.ch/huricane/huricane.nsf/view01/5E72D6B7B624AABBC125713700572D09?opendocument]</ref>.
 
Ree kaj ree senkulpaj bahaanoj estas arestataj, okazas senproprietigoj kaj timigoj <ref>''ai-Journal, amnesty international Deutschland'', septembro 2006 [http://www2.amnesty.de/internet/deall.nsf/AlleDok/7AD8F7B24FA4058AC12571DF0044DD8A?Open] </ref>, kortumaj mortverdiktoj estas retirataj nur post premado far la internacia ŝtatokomunumo kaj [[Amnestio Internacia]]. Unuopaj registaroj kaj la [[Eŭropa Unio]] plurfoje tra demarŝoj atentigis [[TeheranoTehrano|TeheranonTehranon]] pri detenoj de homaj rajtoj de bahaanoj. En rezolucio akceptita je la [[19-a de decembro]] [[2006]] kun 72 kontraŭ 50 voĉoj kaj 55 sindetenoj la Ĝenerala Kunveno de [[Unuiĝintaj Nacioj]] esprimas sian profundan zorgon pri la daŭre malboniĝanta homrajta situacio en Irano. La Unuiĝintaj Nacioj alvokas Iranon elpaŝi kontraŭ ajnaj formoj de leĝa kaj ĉiutaga socia diskriminacio pro religio, etno aŭ lingvo kaj kontraŭ ajna deteno de homaj rajtoj al anoj de minoritatoj, precipe kontraŭ la ŝtataj reprezalioj kaj perforta mistraktado de la plej granda religia minoritato en Irano, la ĉirkaŭ 300.000 bahaanoj. Tiel la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ kondamnas la planojn de Irano kolekti informojn pri ĉiuj anoj de la bahaa komunumo same kiel la pliiĝon de arbitraj arestoj, la detruon de religiaj ejoj kaj la malebligon de publika komunuma vivo. Krome la rezolucio kritikas ke la bahaanoj fakte estas ekskludataj el la publika vivo ĉar ili ne havas aliron al universitata kleriĝo, dungiĝo, pensionoj, adekvata loĝado kaj aliaj servoj <ref>Komp. deklaron de Erika Steinbach, membro de la germana parlamento, reprezentanto por homaj rajtoj kaj humnitara helpo de la CDU/CSU-frakcio en la germana parlamento [http://www.businessportal24.com/de/VN_Resolution_Iran_Signal_Menschenrechte_85999.html]</ref>.
 
==Referencoj==