Rorschach havas gravan stacidomon de la [[Svisa Federacia Fervojo]]. De la urbo estas rektaj trajnkonektoj al [[Vinterturo]], la [[Flughaveno de Zuriko]], [[Zuriko]], [[Berno]], [[Ĝenevo]], [[Munkeno]], [[Koiro]], [[Konstanco]] kaj [[Ŝafhaŭzo]]. Dentoradfervojo kondukas de Rorschach supren al [[Heiden]]. Rorschach ankaŭ disponas pri internacia haveno ĉe la [[Bodenlago]].