Portativo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
La portativo estas historia muzikilo, kiu havis ĝian florepokon en la [[mezepoko]] kaj en la [[renesanco]]. En la [[baroko]] ĝi estis forpuŝata el la muzika praktikado. Kvankam la portativo sur multaj verkoj de la pentra kaj bildiga arto estas portretita kiel muzikilo ludata de anĝeloj, ĝi estis fakte ne uzata en la [[eklezia muziko]]. La plej multaj portativistoj estis migrantaj muzikistoj.
 
Ekde la reenkonduko de a klasika ventkestosistemo kaj la mekanika [[glitŝablonoregistroŝablono]] en la [[1930-aj]] jaroj la portativo denove estas konstruata kiel submajstraĵo de orgenkonstruistoj, kiuj je tiu ĉi malgranda kaj, kompare al la granda orgeno, multe pli malmultekoste produktebla instrumento povas pruvi ĉiujn gravajn metiajn kapablojn de orgenkonstruisto.
 
Kiel moderna variaĵo de la portativo ekzistas ekde [[2002]] tonalto-alĝustigebla portativo, kiu tenas agordilon por ĉiu unuopa fajfilo. ĝi estas utiligata precipe en la muzika instruo kaj utilas je la lernado de pura [[entonigo]] samkiel la kompreno de historiaj [[Agordo|agordosistemoj]].