Pozitivo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
La tonamplekso kutime estis C-c<sup>3</sup> kun mallonga aŭ rompita oktavo. Dividitaj registroŝablonoj tiutempe maloftis. La barokaj pozitivoj ofte estis ekipataj per fermeblaj, kelkfoje surpentritaj duklapaj pordoj.
 
Nuntempe oni ofte trovas ankaŭ liberfajfilajn prospektojn kaj modernajn formojn kun ŝvelkestoj el vitro aŭ simila. Modernaj pozitivoj ofte estas krome ekipataj per lameno- (plejofte rigalo 8′) aŭ diskantregistroj (duonaj registroj nur por la diskanta duono de la manualo). En Nederlando oni iomete ŝatas diskantprincipalon 8′, arĉinstrumentoj en okfuta pozicio aŭ transversa fluto 4′ estis tre ŝatataj registroj en la romantiko kaj kelkfoje hodiaŭ denove dispoziciataj. Ankaŭ alikvotoj estas troveblaj, ekz. kvinto 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ aŭ tercio 1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′, aŭ sur propraj tiriloj aŭ kunigita al seskviateroseskvialtero 2-obla. Se on konstruas alikvoton seninterrompe, tiam prefere en la 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′-pozicio. Ĝuste lige kun duonaj registroj foje ankaŭ ĉiuj seninterrompaj registroj estas dividitaj en basa kaj diskanta duonoj. La tonamplekso de nuntempaj pozitivoj kaj kestorgenoj plej ofte estas C-f<sup>3</sup>.
 
== Modernaj kestorgenoj ==