Zuriko (distrikto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
[[Image:Distrikta domo Zuriko.jpg|thumb|300px|left|Distrikta domo Zuriko]]
==Limoj==
La distrikto Zuriko limas nord-okcidente al la [[Dietikon (distrikto)|distrikto Dietikon]], norde al la [[Dielsdorf (distrikto)|distrikto Dielsdorf]], oriente al la [[Uster (distrikto)|distrikto Uster]], sude al la [[Meilen (distrikto)|distrikto Meilen]] kaj [[Horgen (distrikto)|Horgen]] kaj okcidente al la [[Affoltern (distrikto)|distrikto Affoltern]].
 
==Historio==
Ek de ĝia kreiĝo en la jaro [[1814]] ĝis 1989 la distrikto Zuriko enhavis ankaŭ la komunumojn de la [[Dietikon (distrikto)|Distrikto Dietikon]] kaj la komunumon [[Zollikon]]. En marto [[1985]] estis voĉdonita pri nova leĝo por dividi la zurikan distrikton, por eviti la superregadon de la urbo Zuriko super la kamparaj komunumoj en la [[Limato|Limatvalo]]. La leĝo sukcesis en la baloto. Dum la komunumo Zollikon la 1-a de januaro [[1986]] senprobleme transiris al la [[Meilen (distrikto)|Distrikto Meilen]], post la baloto formiĝis kontraŭstaro en la Limatvalo, kaj popola iniciativo postulante la nuligon de la nova distrikto estis lanĉita. Devis okazi dua voĉdono en marto [[1988]]. La iniciativo malsukcesis klare. Nur 34,8% de la voĉdonantoj subtenis ĝin. Je la 1-a de julio [[1989]] la nova Distrikto Dietikon do estis definitive kreita.