Rejn-Akvofalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
|Kategorio=Akvofaloj de Svislando
}}
==Pri la Akvofalo==
La '''Rejn-Akvofalo''' (alemane: '''Rhyfall'', germane: '''Rheinfall''') estas la plej akvo-riĉa [[akvofalo]] de [[Eŭropo]]. Ĝi troviĝas sur la limo inter la [[Kantono Zuriko]] kaj la [[Kantono Ŝafhaŭo]] en la nordo de [[Svislando]]. La Rejn-Akvofalo estas natura obstaklo, kiu interrompas la ŝipvojon inter la norda maro kaj la [[Bodenlago]]. Tial en [[Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo]] malsupre de la akvofalo kaj en [[Ŝafhaŭzo]] supre de la akvofalo jam en frua tempo ekestiĝis kargo-transŝarĝejoj, kiuj fariĝis la ĝermo de la hodiaŭaj urboj.
 
Ja en la [[mezepoko]] la homoj ankaŭ utiligis industrie la energion de la akvofalo. Je la flanko de Neuhausen ekzistas malnova akvomuelilo. Poste en la industria epoko estis konstruita elektra centralo.
 
==Turismo==
La Akvofalo estas ŝatata turisma celo kaj je la 1-a de aŭgusto (la svisa nacia festotago) okazas ĉiujare granda [[Artfajraĵo]] super la akvofalo.
 
==Estiĝo==
La roka bazo, kiu estas multe pli maljuna ol la Rejn-Akvofalo mem, kaj la geologiaj okazaĵoj dum la nuntempa [[glaciepoko]] kaŭzis la estiĝon de la akvofalo. Pro la tutmonda malvarmiĝo antaŭ 500'000 jaroj la unuaj [[glaĉero]]j kreskis ĝis al la regiono de la [[Bodenlago]] kaj formis la hodiaŭan pejzaĝon. Ĝis la fino de la antaŭlasta glaciepoko antaŭ 200'000 jaroj la rivero [[Rejno]] fluis de Ŝafhaŭzo okcidente tra la regiono de [[Kletgaŭo]]. La iama riverujo estis replenigita per [[Alpoj|alpa ŝtonaĵo]].
[[Image:Rheinfall_08-2007_Panorama.jpg|750px|thumb|300px|right|Panoramobildo de la tuta akvofalo]]
Antaŭ proksimume 120'000 jaroj la rivero estis alikondukita suden kaj formis la riverujon de la antaŭlasta glaciepoko. La riverujo sube de la akvofalujo korespondas al tiu ruverujo, kiu estis replenigita kun ŝtonaĵo.
 
Dum la lasta glaciepoko la Rejno estis en arko pli suden kaj supre de la akvofalo reatingis sian hodiaŭan riverujon sur dura ĵurasa kalkŝtono. Ĉe la transiro de la dura kalkroko al la mola ŝtonaĵo estiĝis falanta kalkroko, ĉe la nuna akvofalo. Per la erozio de la roko, la akvofalo migras al la direkto de la [[Bodenlago]], ĝis iam post jarmiloj ĝi malaperos.
 
==Eksteraj Ligiloj==