Johano Piko de la Mirandolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
 
Johano Piko subtenis, ke la homo ''forĝas sian propran destinon'' laŭ propra volo, kaj ties liberemo estas maksima, ĉar li estas nek animalo nek anĝelo, sed li povas esti iu aŭ alia laŭ ''kultivado'' de kelkaj ''semoj el ĉia speco'', kiuj estas en li. [[Blaise Pascal]], en 1600, rekonsideris, parte, ĉi-vidon, kaj asertis, ke la homo estas ''nek anĝelo nek besto'', kaj ke la propra pozicio en la mondo estas meza punkto inter ĉi-ekstremoj; tia meza punkto, tamen, laŭ Piko ne estas mezvalorulo (meza anĝelo kaj meza besto), sed estas la volo (aŭ la arbitreco), kiu permesas al ni la elekton de nia pozicio. Do la homo, laŭ Piko, estas la plej digna inter ĉiuj kreitaĵoj, ankaŭ pli ol la anĝeloj, ĉar li povas elekti kia kreitaĵo esti.
 
==Citaĵo==
''5 : 17 Fine decidis la plej bona Artisto, ke la homo, al kiu Li ja povis doni nenion kiel propraĵon, – ke tiu partoprenu en ĉio, kio specife estis atribuita al la aliaj. 18 Li do konceptis la homon kiel estulon sen difinita aspekto ; Li metis lin mezen en la mondo, kaj alparolis lin : « Nek certan loĝlokon, nek propran aspekton, nek ajnan difinitan taskon Ni donis al vi, ho Adam, tiel ke, kiun ajn loĝlokon, kiun ajn aspekton, kiun ajn taskon vi mem preferos, tiujn – propravole, propradezire – vi povos kapti kaj teni. 19 La naturo de ĉiuj ceteraj estas limigita per leĝoj, kiujn Ni fiksis. 20 Sed vi, de nenio bremsata, nur laŭ propra decido, ĉar Mi metis vin en vian propran manon, vi fiksos tiujn por vi mem. 21 Mezen de la mondo Mi vin metis, por ke de tie des pli facile vi ĉirkaŭrigardu, kio estas en la mondo. 22 Nek ĉielan nek teran, nek mortidevan nek senmortan Ni vin faris, por ke laŭ propra juĝo kaj decido, mem formante kaj modlante, vi muldu vin mem en la formon kiun vi deziras. 23 Vi povas degeneri en la plej fian, kio estas bruta ; sed vi ankaŭ povas, se volas via animo, renaskiĝi en la plej altan, kio estas Dia. »'' (traduko de [[Gerrit Berveling, 2008]]
 
[[Kategorio:Italaj filozofoj|Piko de la Mirandolo, Johano]]