Limato: Malsamoj inter versioj

494 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
==Historio==
Ĝis [[Platzspitz]], kie troviĝas la unua [[vejro]], la altecnivelo de ĝia akvosurfaco egalas al tiu de la lago de Zuriko. En [[mezepoko]] komercistoj sur la Limato transportis varojn ŝipe al [[Bazelo]]. Post la konstruo de la diversaj vejroj por reguligi la riveron kaj ĉefe por produkti elektran energion, tio ne plu eblas. En la [[Romio|romia epoko]] la akvostrato de la [[Rejno]], tra la [[Aro (rivero)|Aro]], Limato, [[Lago de Zuriko]] kaj [[Valenlago]] al [[Koiro]] kaj tiam super la [[Alpoj]] al [[Como]] estis unu el la plej gravaj trafikvojoj de la imperio. En la 16-a jarcento estis dronigitaj diversaj [[anabaptistoj]] [[Martiro|martiroj]] en la Limato, inter ili [[Felix Manz]].
 
==Ekonomio de la Limatvalo==
La rivero Limato ek de la 19-a jarcento estas utiligita por produkti energion. Vejroj ĉe [[Platzspitz]], ĉe [[Hardturm]], [[ĉe Dietikon]], [[ĉe Vetingo]] kaj post [[Baden (Argovio)|Badel]] reguligas la akvokvanton de la rivero kaj produktas elektran energion. La energio de la rivero allogis jam frue industriajn entreprenojn, unue en la tekstilbranĉo poste kaj poste maŝinfabrikojn. En Baden troviĝas ekzemple la svisa sidejo de [[ABB Asea Brown Boveri]].
 
[[Image:Landvogteischloss.jpg|thumb|300px|right|Linga ponto trans Limato en Baden]]